74a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en Antverpeno – Belgio


Ĉefa paĝo
Aliĝilo
Aliĝilo Postkongreso
Listo de aliĝintoj
IFEF 2023 fotaro
Kontaktoj

Stacidomo                     IFEF


Temo: transporto kaj daŭripova evoluigo
Antverpeno 6-12 majo 2023
Postkongreso en Valonio 12-14 majo 2023



Organizantoj
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kune kun la aktivuloj de BAFE (Belga Amikaro de Fervojistaj Esperantistoj), sekcio de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) organizas la 74an IFEF-kongreson en Antverpeno.
Michèle De Meyere organizas la postkongreson en Valonio.
En 1964 jam okazis IFEF-kongreso en Bruselo kaj en 1983 en Ostendo.

La kongresurbo Antverpeno>
Ĝi estas la plej granda urbo en Flandrio, la norda nederland-lingva parto de Belgio.
Temas pri urbo kun vizitinda historia centro, granda haveno kaj belega ĉefstacidomo.

La kotizoj
La kotizoj por la aliĝo aplikas la saman distingon inter A-landanoj kaj B-landanoj kiel la Universalaj Kongresoj de UEA.
Membroj de IFEF/BAFE ricevas konsiderindan rabaton.
La prezojn por la loĝado, la manĝoj, la ekskursoj kaj la postkongreso ni komunikos aŭtune 2022 en la dua informilo ĉar la prezoj por 2023 ankoraŭ ne estas fiksitaj.
La aliĝilo kaj la mendiloj por loĝado, manĝoj, ekskursoj kaj postkongreso estos haveblaj en la kongresa retejo kaj mendeblaj en papera formo ĉe la organizantoj: info@ifef2023.net

La kongresejo
Ĝi situas en la historia centro de Antverpeno je dudekminuta promendistanco de la centra stacidomo.
Temas pri moderna junulargastejo kun komfortaj dormoĉambroj kaj agrablaj kunvensalonoj.
Por partoprenantoj kiuj frue aliĝas kaj restos dum la tuta kongreso, la organizantoj rezervis kvanton da dulitaj kaj kvarlitaj ĉambroj.
Ankaŭ manĝoj trifoje tage estas mendeblaj.
La LKK aperigos liston kun apudaj hoteloj. La partoprenantoj devos mem mendi ĉambron en la hoteloj.

Ĉambro-mendilo
Kiam ne plu estas liberaj ĉambroj, vi devos mem mendi lokon en hotelo aŭ trovi alispecan tranoktejon. La LKK provos helpi vin dum la serĉado. Kiam la prezoj por 2023 estos konataj, la LKK metos en la reton kelkajn proponojn por hotelĉambro, indikante la komfortan nivelon kaj la distancon al la kongresejo.
ATENTU: jam nun konsiderinde multaj hotelĉambroj estas rezervitaj por majo 2023 ĉar majo estas turisma monato. Krome, homoj ne povis vojaĝi en 2020-2021 kaj sekve vojaĝos en 2022-2023. Pro tio, la LKK tre konsilas al vi kiel eble plej frue mendi loĝlokon.
Adreso de la kongresejo: Jeugdherberg/Junulargastejo Pulcinella, Bogaardeplein 1, B2000 Antwerpen. Tel. +32 3 234 03 14, retadreso: antwerpen@vjh.be
Prezo en dulita ĉambro (6 noktoj):      € 204,00
Prezo en kvarlita ĉambro (6 noktoj):   € 186,00
Se vi ne indikos kunĉambrano(j)n, la LKK provos fari la elekton.

Manĝoj (mendeblaj ĝis 31.03.2023)
Ekde sabatovespero 06-05 vi povos mendi tagmanĝon kaj/aŭ vespermanĝon ĝis 11-05.
Ne necesas loĝi en la junulargastejo por kunmanĝi sed necesas mendi sur la aliĝilo kaj antaŭpagi la deziratajn manĝojn. Vi ne nepre devas mendi ĉiujn manĝojn. Eble vi ekskursos kaj ne manĝos surloke iun tagon. Se vi havas specifajn manĝo-alergiojn, bonvolu indiki ĉi tie:
Prezo de la tagmanĝo: € 12,00          Prezo de la vespermanĝo: € 16,00
(pano kun surmetaĵo kaj supo)          (triplada manĝo)

Partatempa kotizo
Eblas viziti la kongreson dum unuopaj tagoj. La prezo estas po € 30,00 por tago. En la aliĝilo vi indiku kiun tagon aŭ kiujn tagojn vi volas partopreni. Se vi partoprenos la tuttagan ekskurson, vi ne devas pagi la partatempan kotizon.
La partatempa kotizo ne inkluzivas la manĝojn. Partatempa loĝado ne eblas en la kongresejo.

La kongresa programo
La temo de la kongreso estas ‘Transporto kaj daŭripova evoluigo’.
Ĝin traktos prelegoj kaj diskutgrupoj.
Ne povas manki la fakprelegoj de IFEF pri fervojaj temoj.
Speciala kunveno de la projektgrupo de Erasmus+ VERDEN okazos dum la kongreso.
Ni provos organizi ampleksan libroservon.
Ni invitas partoprenantojn ĝustatempe informi la organizantojn pri intenco partopreni kaj eventuale kontribui al la programo.

Provizora programo
Sabato 06-05Alveno kaj akcepto
Interkona vespero
Dimanĉo 07-05Mateno Solena inaŭguro kun komuna foto
Posttagmezo Vizito de la urbo kaj de la centra stacidomo
Vespero Prelego pri Antverpeno kaj Flandrio kun popola muziko
Lundo 08-05Mateno Plenkunsido / Esperantokursoj
Posttagmezo Kunsido de la Faka Komisiono kaj prelegoj / atelieroj
Vespero La venonta kongreso sin prezentas
Mardo 09-05Mateno: Ĉefaj fakprelegoj kaj aliaj prelegoj / Esperantokursoj
Posttagmezo Faka ekskurso al Train World en Schaarbeek
Vespero Kultura vespero
Merkredo 10-05Tuttaga ekskurso per buso al la haveno de Antverpeno kaj al la muzeo de la vaporfervojo en Maldegem
Ni veturos tie per vaportrajno
Vespero Libera vespero
Ĵaŭdo 11-05Mateno Movadaj aferoj kaj Esperantokursoj
Posttagmezo Atelieroj kaj Solena Fermo
Vespero Adiaŭa vespero
Vendredo 12-05Forveturo al la postkongreso en Charleroi

Ekskursoj
D1 - Dimanĉo 07-05-2023 (duontaga ekskurso): gvidata vizito al la historia urbocentro de Antverpeno.
D2 - Dimanĉo 07-05-2023 (duontaga ekskurso): gvidata vizito la centra stacidomo.
F1 - Mardo 09-05-2023 (duontaga ekskurso): faka ekskurso trajne al Train World en Schaarbeek (Bruselo).
T1 - Merkredo 10-05-2023 (tuttaga ekskurso): vizito buse al la haveno kaj veturado per vaportrajno en Maldegem kun tagmanĝo Ne mendu tagmanĝon por tiu tago.

Pliaj informoj: info@ifef2023.net


Kiel alveni?
El la flughavenoj Zaventem kaj Charleroi ekzistas rektaj trajnlinioj al Antverpeno.
Trajnoj el Parizo, Bruselo kaj Amsterdamo haltas en Antverpeno.

Postkongreso
La postkongreso okazos en Valonio de la 12a ĝis la 15a de majo 2023. Bonvolu indiki en tiu ĉi aliĝilo ĉu vi interesiĝas pri la postkongreso.
En la retejo vi trovos APARTAN aliĝilon kie vi povas specifi la detaloj kaj trovi priskribon.
Pliaj informoj ĉe Michèle De Meyere
La partoprenantoj loĝos en la junulargastejo de Charleroi kiu situas tuj apud la stacidomo.
Aliĝi ne plu eblas.


laste adaptita la 5-a de aprilo 2023