Ĉefa paĝo
Aliĝilo
Aliĝilo Postkongreso
Listo de aliĝintoj
IFEF 2023 fotaro
Kontaktoj

IFEF          

IFEF 2023 - Postkongreso Valonio

Aliĝilo por la postkongreso IFK – Valonio (12.-14.05.2023)


Bedaŭrinde ne plu eblas aliĝi al la postkongreso.
Ni atingis la maksimuman nombron de aliĝintoj.


Prezo por la postkongreso en dulita ĉambro      275 €/po persono
Prezo por la postkongreso en kvinlita ĉambro   260 €/po persono
La prezoj estas kalkulitaj por 20 personoj. Limdato por aliĝi: 31.12.2022
La aliĝilo estos akceptita kaj konfirmita post ricevo de la pago.

Familia nomo:          Antaŭnomo:          Naskiĝjaro:     
Adreso:     
Telefono:          Retadreso:     
          IFEF-ano               (elektu la taŭgan)
Mi preferas dormi en:     2-persona ĉambro    5-persona ĉambro    
Mi volas loĝi kun:     
Mi antaŭpagas la tutan sumon (en eŭroj):     €
Banko: TRIODOS, Konto: „Esperanto Wallonie“, IBAN: BE33 5230 8132 1946
B.I.C.:TRIOBEBB

Mi havas san- kaj akcidentasekuron por tagoj de la postkongreso.




Informoj:

Pri "le Bois du Cazier".
Charleroi, la Nigra Lando (pro la karbominejoj). Loko de grava minejtragedio, "le Bois du Cazier" estas memoraĵo enskribita kiel Tutmonda Heredaĵo de Unesko.
Bois du Cazier
Tiu katastrofo okazis la 8-an de Aŭgusto 1956 pro homa eraro. 262 ministoj perdis la vivon. Ili devenis el diversaj landoj. La plej nombraj estis la Italoj: 136, poste la Belgoj: 95. Estis nur 13 savitoj. Ok monatojn post la katastrofo, la laboro denove rekomenciĝis. Oni tie minfosis karbon ĝis la jaro 1967.
Hodiaŭ la situo estas renovigita kaj restarigita kiel ĝi estis en 1956 (la kradoj, konstruaĵoj, pavimeroj, ktp).
Tie troviĝas ankaŭ la muzeo de la industrio.

Pri Namuro.
Namuro, dinamika urbo. Kun pli ol 110.000 loĝantoj, la urbo Namuro estas la tria (plej grava) urbo en Valonio kaj ankaŭ estas ĝia ĉefurbo. Namuro estas la koro de Eŭropaj regionoj, pro ĉeesto de la institucioj de la Valona Regiono sed ankaŭ kiel instiganto de la valona disvolviĝo.
Namuro
La urbocentro de Namuro proponas senkomparan medion por promeni aŭ gapvagi ĉu en familio, ĉu inter amikoj. Ĝia komerca oferto estas densa, diversigita kaj altkvalita: pli ol 800 magazenoj estas aktivaj.
Ĝiaj fortaj punktoj: la piedira kvartalo, la kunviveco, la renkontiĝaj lokoj.

Pri la Citadelo.
Citadelo
La Citadelo de Namuro, origine kastelo de la Grafoj de Namuro, estas iama fuorto, poste citadelo situanta en la urbo Namuro, en la samnoma provinco en Belgio. Superstarante la urbon ĉe la konfluejo de Sambro kaj Mozo, temas pri unu el la plej grandaj citadeloj en Eŭropo kaj ĝia ampleksa reto de subteraj galerioj meritis esti moknomita de Napoleono la 1-a: "la termitejo de Eŭropo". De la ruinoj de la grafa kastelo ĝis la pli freŝdataj bastionoj kaj kanonterasoj, ĝi atestas pri pli ol miljara historio.
Ĝia pinto kulminas je altitudo de 190 m. Tiu ĉi citadelo estas klasifikita kiel aparta heredaĵo de la Valona Regiono. Telfero kunligas la urbocentron kun la Citadelo.

Pri la ŝiplifto de Strépy-Thieu.
Strépy-Thieu
20 jaroj de laboroj necesis por finaranĝi tiun nekutiman vorkon, kiu estis dum multaj jaroj la plej granda ŝiplifto de la mondo: ĝi altas 110 m, longas 135 m kaj larĝas 75 m. Ĝi anstataŭas la 4 antaŭajn liftojn de la Centra kanalo kaj 2 kluzojn, t.e. tuta niveldiferenco de 73,15 m. Ĝiaj 2 ŝipkuvegoj de 112 x 12 m ebligas enflosi la plej pezajn boatojn.
Strépy-Thieu2Strépy-Thieu
Ekde la jaro 2002, la transporto en la funikulara lifto de Stépy-Thieu kreskis de proksimume 30.000 toneloj monate al transporto de 200.000 toneloj monate. Se vi scias ke unu barĝo de 1.350 toneloj samvaloras kiel ĉirkaŭ 90 kamionoj, tiu kunligo ebligas forte malplenigi la valonajn aŭtovojojn.
2,11 milionoj tunoj da varoj transiris per la ŝiplifto de Strépy-Thieu en la jaro 2021.


Postkongresa programo
12.05.2023  
vendredo
 Matene, forveturo per trajno al Charleroi, loĝigo en junulargastejo
 Tagmanĝo
 Posttagmeze: vizito al "le Bois du Cazier" en Marcinelle
 - Muzeo “la Spaco de la 8-a Aŭgusto 1956”
 - Muzeo de la Industrio
 - Muzeo de la Vitro
 Vespermanĝo en la junulargastejo
13.05.2023  
sabato
 Matenmanĝo
 Vojaĝo trajne al Namur:
 - Vizito de la urbo: bazaro, tipaj stratetoj, ktp.
 - Telfero al la Citadelo
 Pikniko.
 - Vizito de la citadelo piede kaj per turisma trajneto
 - Fine de la posttagmezo: reveno trajne al Charleroi
 Vespermanĝo en la junulargastejo
14.05.2023 
dimanĉo
 Matenmanĝo
 Vojaĝo buse al la ŝiplifto de Strépy-Thieu (provinco  Henegovo)
 - interna vizito de la funikulara lifto
 Pikniko
 - 13:30 - krozado sur la kanalo
 Vespermanĝo en la junulargastejo
15.05.2023    Foriro de la partoprenantoj


Bonvenon al Valonio

laste adaptita la 12-a de februaro 2023