Ekde novembro 2012 la Verdaj Skoltoj skoltigas esperantistojn. Valère Doumont sukcese kreis Esperanto-agadon por junuloj en nia regiono. Detaloj: https://verdajskoltoj.net
Eventoj de la Verdaj Skoltoj
VSKK 2024
VSKK estas junulara renkontiĝo por klaĉi post la somero. Unue organizita de FLEJA kaj NEJ. Poste de NEJ. Ĉi jare organizita de la Verdaj Skoltoj! Post PSKK (Post-Somera Klaĉ-Kunveno) kaj KKPS (Klaĉ-Kunveno Post-Somera) nun venas VSKK (Verdaj Skoltoj Klaĉ-Kunveno)!
Informoj estas sur la retejo de la Verdaj Skoltoj: https://verdajskoltoj.net/peko/vskk_2024_informoj/
Dum #VSKK (antaŭe #KKPS ) la skoltoj pasigis trankvilan kaj plaĉan semajnfinon kun amikoj. Ili bone manĝis, promenis, tabulludis kaj festis halovenon 🎃. Krome okazis biergustumado kaj trejnado de @tejoesperanto pri projektmastrumilo projektoj.org
Ni dankas al ĉiuj ĉeestintoj: Skoltoj el Skoltlando, Belgio, Germanio, Francio kaj Nederlando, ties amikoj kaj familioj. Ĝis la sekva renkontiĝo!
Fotoj aperis en Facebook.
Tendaro julio 2024 en Ĉeĥio
En julio 2024 okazis tendaro. Etaj raportoj kaj fotoj aperis en la Facebook-paĝo de la Verdaj Skoltoj.
Tendaro majo 2024 en Strasburgo
La Eŭropa Kongreso okazis de la 8a ĝis la 12a de majo 2024 en Strasburgo. Samtempe la Verdaj Skoltoj okazigis skoltumadon por junuloj, homoj inter la 8 kaj 21 jaroj. ili tendumis en la tendumejo de Strasburgo, vizitis la urbon kaj faris aktivaĵojn aparte de la Eŭropa Kongreso. Jen vi trovos pli da informoj:
http://verdajskoltoj.net/strasburgo/
https://eventaservo.org/e/tendumaro-VS-2024
Renato-monato, la revueto de la Verdaj Skoltoj
- Arkivo de la revueto
Filmeto en UEA Facila
https://uea.facila.org/filmetoj/1-tipa-tago-de-la-verdaj-skoltoj-r315