- 2026-09-24 ĝis 2026-09-28 okazos en De Haan la Beneluksa Kongreso 2026
- 2026-02-20 ĝis 2026-02-22 okazis en Ipro la dua Belga Esperanto-studsemajnfino
- 2025-12-13 okazis la Tutbelgia Zamenhoftago en Antverpeno. Bunta programo kun bongusta lunĉo, bona koncerto, agrabla kunestado kaj pli!
- 2025-10-02 ĝis 2025-10-05 okazis la Gebeneluksa Kongreso 2025 en Schleiden (DE)
- 2025-02-21 ĝis 2025-02-13 okazis en Ipro la unua Belga Esperanto-studsemajnfino
- 2024-12-26 ĝis 2025-01-02 okazis en Ferrières la novjara junulara kunveno JES
- 2024-12-14 okazis en Lessines la Tutbelga Zamenhof-festo
Benelukso estas aktiva regiono, se temas pri Esperanto. Delonge ekzistas tie jenaj kupolaj asocioj:
Belga Esperanto-Federacio – Flandra Esperanto-Ligo (FEL) – Valona Esperanto-Asocio (V.Esp-o) – Esperantista Brusela Grupo (EBG) – Senlime – Esperanto Nederland – Verdaj Skoltoj (junuloj).
Informoj pri eventoj de lokaj kluboj (kaj informoj pri lokaj kluboj mem) aperas en Eventa Servo de UEA.
Beneluksa Kongreso
En Benelukso regule okazas Beneluksa Kongreso. La venonta, en 2026, okazos en De Haan. La kongreso en 2025 okazis en Schleiden (DE), en 2024 en Hasselt, en 2023 en Bouillon, en 2022 en Ieper kaj en 2021 en Charleroi. En la Beneluksa Bitarkivo troviĝas artikoloj, fotoj kaj filmetoj pri la Beneluksa Kongreso.
Novaĵkanalo Beneluksa
En Telegram ekzistas plurlingva novaĵkanalo kun (jam pli ol 700) prilingvaj artikoloj. La celgrupo estas precipe beneluksaj esperantistoj. Por aliri la kanalon, vi ne devas membriĝi en Telegram. Sufiĉas alklaki ĉi tie. Ĝuu 🙂
Eventoj en Benelukso
Krom la Beneluksa Kongreso, gravaj kaj regule revenantaj eventoj en Benelukso estas la Studosemajnfino de Esperanto Nederland, la Tago de la Flandraj Ardenoj, la Kultura Tago, la Limburga Tago, la decembra tutbelga Zamenhoffesto kaj la printempa renkontiĝo PEKO.
