Beneluksa kongreso 2021: artikoloj, fotoj kaj filmetoj

Okazis Beneluksa Kongreso en Charleroi. Ĉi tiu paĝo donas superrigardon de artikoloj, fotoj kaj filmetoj pri ĉi tiu evento.

Faktoj

La Beneluksan Kongreson en 2021 organizis Espéranto Wallonie. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 65 homoj.

La detala programo de la evento aperis kaj plu aperas en Eventa Servo.

Artikoloj

Espéranto en Marche (EEM)

EEM 2021-3 estis la programlibreto de la kongreso. En ĝi interalie aperis detala programo kaj artikolo pri la verko de Henrri de Sabates:

Alklaku la bildon por elŝuti la programon de la Beneluksa Kongreso 2021 kiel PDF
Alkalku la bildon por legi la artikolon (PDF)

Horizon-taal

Aperis raporto pri la Beneluksa Kongreso (en la nederlanda) en Horizon-taal 312 (nov 2021). Tiun vi povos baldaŭ elŝuti de la bitarkivo de Horizontaal.

Filmetoj

Filmeta prezento kiu donas ideon de la etoso dum la kongreso
Henrri prezentas sian verkon Assimil – cahier d’exercices espéranto débutants.

Fotoj

La dosiergrando de la ĉi-subaj fotoj estas malgrandigita. Originalojn vi povas elŝuti ĉi tie.