Kultura Tago de Esperanto Nederland

Enkonduko

La Kultura Tago estas ĉiujara evento organizita de Esperanto Nederland.

Kultura Tago 2025 en Alkmaar

En 2025 la Kultura Tago okazos en Alkmaar. Informoj aperas en Eventa Servo.

Kultura Tago 2024 en Zutphen

La 15-an de junio okazis en Zutfeno (Zutphen) Kultura Tago. La temo de ĉi tiu tago estis: “Miaj revoj ĉe la horizonto“, vortoj el la murpoemo de Bashar Almashaan (en Spoorstraat videbla).

Tempo: la programo komenciĝis je la 10.30a horo kaj daŭris ĝis la 17.30a horo. Loko: Cultuurhuis “Geweldig!”, Geweldigershoek 39, Zutphen. Dum la tago Yves Nevelsteen prizorgis libroservon. Poste okazis komuna vespermanĝo en restoracio Vaticano ĉe Houtmarkt.

Legi pli…

Grupa foto de la Kultura Tago 2024. Ne ĉiuj kiuj ĉeestis la eventon, aperas sur la foto.

Kultura Tago 2023 en Maastricht

En 2023 la evento okazis en Maastricht. Ĝin organizis Emil Jacobs kaj Ron Winteraeken.

Julio 2023 – La 24-an de junio 2023 venis 35 esperantistoj al Maastricht el Nederlando, Belgio, Germanio kaj Ukrainio.

Post akcepto kun kafo kaj kuko, ni ricevis gviditan viziton tra interesa muzeo pri “Presarto”. Estis sufiĉe varme en Maastricht, tamen sekvis interesa promenado tra la urbo kun tagmanĝo. Fine de la posttagmezo, la programo daŭris en la konstruaĵo Athos. Simon bakis bongustajn kukojn kaj jam estis okupita pri preparado de la vespermanĝo. Abel komencis sian prezentadon je la kvina horo. Post kelkaj minutoj, la najbara preĝeja kariljono provizore prenis la atenton! Poste Abel povis daŭrigi sian prezentadon.

Ne ĉiuj partoprenis la vespermanĝon, kaj ili ja maltrafis ion specialan. Simon, Ron kaj Emil preparis bongustan kvarpladan vespermanĝon kun regiona plado el Limburgo, stufaĵo kun vinagro, pomsiropo kaj spickuko. Eĉ vegetaranoj kaj veganoj ne estis forgesitaj! La memfarita tiramisuo estis bongusta fino de la tago!

Ligiloj

Grupa foto de la Kultura Tago 2023.