Beneluksa kongreso 2022

La Beneluksa Kongreso en 2022 okazis en Ieper de la 23a ĝis la 25a de septembro. Ĝin ĉeforganizis Piet Glorieux. La kongreson ĉeestis ĉirkaŭ 70 homoj.

Ĉi tiu paĝo donas superrigardon de artikoloj, fotoj kaj filmetoj pri ĉi tiu evento.

Fotoj kaj filmetoj

Komuna fotopaĝo de la Beneluksa Kongreso 2022.

Raportoj

Dokumentoj

Dum la kongreso la partoprenantoj ricevis plurajn dokumentojn. Jen ili.

Informoj pri la kongreso

BE-NE-LUKS-o estas la nomo kiun oni donas al la regiono kiu konsistas el la landoj: BELgio, NEderlando kaj LUKSemburgio.

Ieper [Ipro] estis viktimurbo (preskaŭ plene detruita) dum la Unua Mondmilito kaj la memoro pri tiu Granda Mondmilito estas ankoraŭ viva en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Ne senkiale la urbo titoligas sin Pacurbo. Daŭre atestas pri la mondmilito grandega nombro de milittombejo. La urbo ankoraŭ nun estas pilgrimejo por britoj, kanadoj, aŭstralianoj, novzelandanoj, hindoj kiuj perdis parencojn dum tiu milito. La Menenpoort [Menen-pordego] estas fama monumento en Ipro, kiu ĉiun tagon estas la scenejo de ‘Last Post’-klarionsonado. 

La 21a estas la Internacia Tago de la Paco. Kadre de tio, internacia UNESKO-komitato organizas internacian korus-pacfestivalon al kiu kontribuas multaj korusoj el la tuta mondo. Unu el la partoprenantoj estas la solidareckoruso “Vamos pra Lutar“, kies membro estas Piet Glorieux, esperantisto. Li instigis la koruson partopreni kaj koncerti la 24an de septembro kadre de pac-evento organizita kunlabore kun la urbo.

Esperanto ricevas apartan lokon en la programo de la pac-evento. Ni i.a. havos la disponon pri prestiĝa domo “Vleeshuis” en la urbocentro por informi diversmaniere pri Esperanto dum la pac-evento.

Koincide kun tiu evento la Flandra Esperantoligo (FEL) organizas Beneluksan kongreson.

Kie kaj kiam?

La kongreso okazis en Ieper, de la 23a ĝis la 25a de septembro 2022.

La ĉefa ejo estis la junulargastejo De Iep en Ieper

Programo

PAC-EVENTO
Lige al la Internacia Tago de la Paco (21 septembro) pacurbo Ieper kaj 4 aliaj organizaĵoj (i.a. Flandra Esperanto-Ligo) organizas je sabato la 24a de septembro pacfeston kiu konsistas el pluraj programeroj:

  • informsesio pri Esperanto
    • Enkonduko de prof. Marc van Oostendorp
    • Muzika ornamo de Abel Massiala el Angolo
    • Via uzado de Esperanto
    • retkonekto kun Taeko Osioka en Hiroŝimo (Japanio) 
    • deklamado de Esperanto-poemo fare de Anne Brabant
  • disetendado de la plej granda pacflago de la mondo (kun via helpo)
  • koncerto de solidareckoruso VAMOS PRA LUTAR (kiu kantas interalie en Esperanto) profite al helpasocio, Stichting Embrace, por etiopiaj infanoj.
  • konkluda kanto sub la militmonumento Menenpoort

BENELUKSA KONGRESO

Flandra Esperanto-Ligo organizas Beneluksan Kongreson de vendredo 23 septembro 18h ĝis dimanĉo 25 septembro 18h kun la kutimaj ingrediencoj:

  • kursoj de Kristin Tytgat kaj Gunter Neue
  • koncerto de Abel Massiala. Heidi Goes deklamos poezion de Agostinho Neto
  • prelegoj de Javier Alcalde, OSIAKO Taeko, Bernard-Régis Larue, Yannick Vercammen
  • atelieroj (citroludado, origamio, ŝtofofarbado, konfliktsolvado)
  • disetendado de la plej granda pacflago de la mondo (kun via helpo kaj kondiĉe ke ne pluvos)
  • konkluda kanto sub la militmonumento Menenpoort antaŭe al la Last Post
  • ekskursoj pieda kaj bicikla
  • libroservo

Laŭhora programo:

TagoTempoKie?Programero
ven. 23/917h-19hEnirejoAkcepto
19h-20h15ManĝejoVespermanĝo
20h30-21hManĝejoInterkona ludo (An Olijslagers)
21h-22hManĝejoHeidi kaj Abel

sab. 24/97h30-8h45ManĝejoMatenmanĝo
9h-10h30Gufujo
Manĝejo
Aŭdvida salono
Ateliero citroludado (Johan Van Eenoo)
Esperantokurso (Kristin Tytgat)
Prelego: “Esperantistoj kaj la Granda Milito” (Javier Alvalde)
10h30-11hManĝejoKafpaŭzo
11h-12h30Gufujo
Aŭdvida salono
Manĝejo
Ateliero origamio (Emiel Vanderfeesten, Elke Lies, An Olijslagers)
Pacifistoj antaŭ la unua Mondmilito (Bernard-Régis Larue)
Esperantokurso (Gunter Neue)
12h30-13h15ManĝejoTagmanĝo
14h-15hGufujo
Ekstere
Vleeshuis
Societaj ludoj/rakontado (Nicky Janssen)
Libera promeno/muzeovizitado*
Informsesio por vizitantoj:  diversaj programeroj kun diversaj kontribuantoj.
15h-16hGufujo
Ekstere
Vleeshuis
Societaj ludoj/rakontado (Nicky Janssen)
Libera promeno/muzeovizitado*
Pac-evento: Atelieroj pri la lingvo
16h-17hBiking BarRegalado: trinkaĵo + manĝeto
17h-18hGranda PlacoPac-evento: disetendado de la pacflago (kondiĉe ke ne pluvos)
18h-19h30Sankta-Jakoba preĝejoPac-evento: koncerto Vamos Pra Lutar*
19h30-20hPac-evento: postkoncerta trinkaĵo kaj/aŭ konkluda kanto
20h-20h45Promeno/veturado al De Iep
20h45-22hManĝejoVespermanĝo
dim. 25/97h30-8h45ManĝejoMatenmanĝo
9h-10h30Gufujo
Manĝejo
Aŭdvida salono
Ateliero ŝtofofarbado (Nicky Janssen, Valère Doumont)
Filmo de Taeko Osioka kaj poste ebleco starigi demandojn 
Esperantokurso (Kristin Tytgat)
10h30-11hManĝejoKafpaŭzo
11h-12h30Gufujo
Aŭdvida salono
Manĝejo
Ateliero pri konfliktsolvado (Mireille Grosjean)
Ĥemiaj armiloj dum la Unua Mondmilito (Yannick Vercammen)
Esperantokurso (Gunter Neue)
12h30-13h15ManĝejoTagmanĝo
14hEkstereEkskurso* perpieda
Ekskurso* perbicikla 

* ne inkludita en la baza kotizo de € 120


Kotizo

La baza kotizo, tranoktado kaj manĝoj enkluditaj estas € 120. Eblas ankaŭ partopreni sen tranokti. Por kelkaj programeroj necesas krompagi.

La kontonumero estas BE95 0019 3027 6758 kaj la kontonomo estas BENELUKSO 2022.

Detaloj aperas en la unua informilo; vidu la sekcion ‘Varbiloj’.

Aliĝilo kaj aliĝintoj

Eblis aliĝi per formularo. Ekzistis ankaŭ papera aliĝilo; vidu la sekcion ‘Utilaj ligiloj’.

Jen listo de aliĝintoj (PDF).

Artikoloj

Utilaj ligiloj

Pasintaj kongresoj

En Benelukso regule okazas Beneluksa Kongreso. En 2021 ĝi okazis en Charleroi, de la 30a de septembro ĝis la 3a de oktobro. En la beneluksa bitarkivo vi trovos artikolojn, fotojn kaj filmetojn pri ĉi tiu evento.