Bonvenon al la Beneluksa Bitarkivo. Troveblas en ĉi tiu paĝo:
- arkivo de renkontiĝoj kun multaj fotoj
- arkivo de eldonoj, gazetoj, filmetoj kaj sondosieroj, podkastoj k.s.
Kelkaj paĝoj estas nur alireblaj de administrantoj kaj redaktistoj. Provizore nur Yves Nevelsteen kaj Robin van der Vliet havas aliron al ĉio.
Bonan malkovradon!
Arkivo de renkontiĝoj
Alklaku foton por aliri (foto)paĝon pri specifa renkontiĝo
Arkivo de eldonoj
Alklaku kovrilon por aliri paĝon kun informoj pri specifa verko. Atenton: nur administrantoj kaj redaktistoj havas aliron al ĉi tiu paĝo. Petu vian pasvorton de Yves.
Arkivo de gazetoj
Espéranto en marche
Esperanto en marche estas la… membrogazeto de la Valona Esperanto-Asocio. Ĝi aperas kvarfoje jare.
Vi trovos la revuojn ekde 2015 en PDF-formo en la retejo Espéranto Wallonie. Jen kelkaj eksperimentaj paĝoj pri la revuo:
- EEM 2023/01
Horizon-taal
Horizon-taal estas la membrogazeto de Flandra Esperanto-Ligo. La gazeto estas plejparte en la nederlanda lingvo ĉar ĝi samtempe estas varba gazeto. Ĝia celo estas informi pri la internacia lingvorealeco kaj alvoki atenton pri lingvaj rajtoj kaj egaleco. Krome ĝi volas pligrandigi komprenon pri lingvoproblemoj kaj lingvaj minoritatoj. La revuo aperas ĉiun duan monaton. Aperintaj numeroj (krom la lastaj) aperas en la retejo de FEL.
Kiam en gazeto aperas letero aŭ alia dokumento historia, ofte ĝi surpapere ne estas bone legebla. Pli facile estas, ĝin legi grande en alta kvalito sur komputila ekrano. Tion ni volas ebligi per ĉi tiu sekcio de la beneluksa bitarkivo. Jen:
- 2022-05 Horizon-taal 315, paĝo 15: Verzoekschrift van Gerard Debrouwere en Cesar Vanbiervliet
- 2022-05 Horizon-taal 315, paĝo 16: De creatie van het “Fonds-Vanbiervliet”
Fenikso
La revuo de Esperanto Nederland. Aperintajn numerojn de la revuo Fenikso vi povas elŝuti ĉi tie.
Arkivo de filmetoj
2021 Filmetoj de Petro Desmet’
Ekde 2020 Yves Nevelsteen kaj Lode Van de Velde enpaĝigis plurajn verkojn por Petro Desmet’. Yves intervjuis lin kaj kreis filmetojn. Jen ligiloj al jutubaj filmetoj. La originalaj filmaj dosieroj estas tro grandaj por konservi en interreto. Kopio estas tial sur ekstera durdisko de Yves.
Kurso por progresantoj (B2)
Ekde februaro 2021, okazas kurso por progresantoj.
Foje gastinstruisto traktis specifan temon. Ni registris tion. Jen:
Kromaj filmetoj de beneluksaj aktivuloj
Arkivo de sondosieroj kaj podkastoj
2021-2022 Varsovia Vento
De la 8a ĝis la 15a de novembro 2021 Flandrio ricevis la viziton de Irek kaj Gosia de la pola retradio/podkastejo Varsovia Vento. Ili intervjuis diversajn aktivulojn, muntis la tuton kaj elsendis iom post iom diversajn erojn. Jen superrigardo:
1986 Esperanto Programita
Esperanto Programita estas Esperanto-kurso verkita de Hermann Behrmann. Ĝi aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) en la nederlanda en 1986. Informoj aperas en Vikipedio kaj la verko estas daŭre aĉetebla en la retbutiko de FEL. Ekzistas sondosieroj kiuj akompanis tiun kurson. Ili elŝuteblas en ĉi tiu paĝo.