2024-05-26 Prelego pri gekurdoj en Loveno

Raporteto

Tagmeze ni kune manĝis pastaĵojn. Mieke helpis pri la pastaĵoj kaj Lode pretigis vegetaran saŭcon. Ĉeforganizis la eventon Yves. Li kunportis libroservon. Partoprenis pli ol 10 homoj; oni venis de for. Eĉ ĉeestis esperantisto el Kolonjo.

Post komuna manĝo prelegis Viviane Tits el Tilff kun Jens, la ĉefo de Serhildan en Lieĝo. La temo de la prelego estis ‘La batalo de Kobamé kontraŭ la islama ŝtato‘. La prelego okazis dulingve en Esperanto kaj la franca, ĉar ĉeestis komencantoj kiuj ankoraŭ ne sufiĉe bone regis Esperanton por kompreni kion rakontis la prelegantoj.

Komuna fotaro

Ni prenis kelkajn fotojn. Se iu foto ial ĝenas vin, ne hezitu tion sciigi al Yves kaj li tuj ĝin forigos.

Montri la komunan fotaron (Google Photos)

Referencoj