Beneluksa Bitarkivo

Ankroj: Filmetoj de Petro Desmet’La eŭropa himno en EsperantoKurso por progresantoj (filmetoj) – Podkastoj

Superrigardaj paĝoj: Kultura TagoTutbelga Zamenhof-festoVerdaj Skoltoj

Bonvenon al la Beneluksa Bitarkivo. Troveblas en ĉi tiu paĝo:

  • arkivo de renkontiĝoj kun multaj fotoj
  • arkivo de eldonoj, gazetoj, filmetoj kaj sondosieroj, podkastoj k.s.

Kelkaj paĝoj estas nur alireblaj de administrantoj kaj redaktistoj. Provizore nur Yves Nevelsteen kaj Robin van der Vliet havas aliron al ĉio.

Bonan malkovradon!

Arkivo de renkontiĝoj

Alklaku foton por aliri (foto)paĝon pri specifa renkontiĝo

2024-08 belgoj en la Universala Kongreso en Tanzanio
2024-09 Beneluksa Kongreso en Hasselt
2024-07-21 Ekskurso kultura kaj natura en Loveno
2024-07-27 turismo kaj manĝado en Lieĝo
2024-06-15 Kultura Tago Zutphen
2024-06-23 Kanuado de la Limburga Esperanto-Asocio: komuna fotaro
2024-04-28 Limburga Tago en Gruitrode
2024-05-26 Komuna manĝo + prelego pri batalo de gekurdoj en Loveno
2024-03-10 Promenado: Loveno en la Mezepoko
2024-04 Studosemajnfino en Nederlando
2023-09 Beneluksa Kongreso en Bouillon
2023-12 Tutbelga Zamenhoffesto en Genk
2023-06 Kultura Tago Esperanto Nederland – komuna fotaro.
2023-08 Fotoj de belgaj partoprenintoj de la Universala Kongreso en Torino (Italio)
2023-06 ekskurso al Eben Eser. Fotoj de Paul Kerris.
2023-06 Limburga Tago en Genk. Fotoj de An Olijslagers.
2023-05 IFEF-kongreso en Antverpeno.
2023-05 PEKO en TIlff. Fotoj de Liba Gabalda.
2023-03-15 Promenado en Wijngaardberg Rotselaar
2023-03-17 Irlanda festo de St Patrick en Kelmis
2022-12-17 Zamenhoffesto en Ostendo
2022-01-21 Arto en la brusela metroo
2022-11-05 Lovena Studotago
2022-10-09 Facila biciklo ekskurso en Kruibeke
2022-09-23 ĝis 25 Beneluksa Kongreso en Ieper
2022-09-14 Loveno. Geokaŝado kun steloj
2022-06-25 Kultura Tago en Woudrichem (NL)
2022-09-11 Vespa pikniko en Eghezée (BE)
PEKO 2022 en Tilff
Beneluksa Kongreso 2021 en Charleroi
Zamenhoffesto 2019 en Antverpeno
Malferma Festo 2018

Arkivo de eldonoj

Alklaku kovrilon por aliri paĝon kun informoj pri specifa verko. Atenton: nur administrantoj kaj redaktistoj havas aliron al ĉi tiu paĝo. Petu vian pasvorton de Yves.

Aliri la bitarkivon

Arkivo de gazetoj

Espéranto en marche

Esperanto en marche estas la… membrogazeto de la Valona Esperanto-Asocio. Ĝi aperas kvarfoje jare.

Vi trovos la revuojn ekde 2015 en PDF-formo en la retejo Espéranto Wallonie. Jen kelkaj eksperimentaj paĝoj pri la revuo:

  • EEM 2023/01

Esperanto-Numismatika Asocio

Bert Boon el Tienen en 2013 fondis la fakgrupon “Esperanto-Numismatika Asocio” (ENA) kun revuo “Esperanta Numismatiko”. La arkivo de tiu revuo aperas en la retejo de Frank Merla.

Horizon-taal

Horizon-taal estas la membrogazeto de Flandra Esperanto-Ligo. La gazeto estas plejparte en la nederlanda lingvo ĉar ĝi samtempe estas varba gazeto. Ĝia celo estas informi pri la internacia lingvorealeco kaj alvoki atenton pri lingvaj rajtoj kaj egaleco. Krome ĝi volas pligrandigi komprenon pri lingvoproblemoj kaj lingvaj minoritatoj. La revuo aperas ĉiun duan monaton. Aperintaj numeroj (krom la lastaj) aperas en la retejo de FEL.

Kiam en gazeto aperas letero aŭ alia dokumento historia, ofte ĝi surpapere ne estas bone legebla. Pli facile estas, ĝin legi grande en alta kvalito sur komputila ekrano. Tion ni volas ebligi per ĉi tiu sekcio de la beneluksa bitarkivo. Jen:

Fenikso

La revuo de Esperanto Nederland. Aperintajn numerojn de la revuo Fenikso vi povas elŝuti ĉi tie.

Arkivo de filmetoj

La Eŭropa Himno en Esperanto

La Ostenda Koruso en 2013 kantis la Eŭropan Himnon en Esperanto, kun muziko de Ludwig van Beethoven kaj teksto de Umberto_Broccatelli. Oni registris tiun prezenton. Jen ĝi:

En Vikipedio eblas ekscii pli pri la eŭropa himno. Aperas tie ekzemple la teksto en Esperanto, proponata de Eŭropa Esperanto-Unio.

2021 Filmetoj de Petro Desmet’

Ekde 2020 Yves Nevelsteen kaj Lode Van de Velde enpaĝigis plurajn verkojn por Petro Desmet’. Yves intervjuis lin kaj kreis filmetojn. Jen ligiloj al jutubaj filmetoj.

2021-04 Oklingva Proverbaro
2020-08 prezento de PIV-ido por ne nederlandlingvanoj
2021-04 Esprimaro
2020-08 prezento de PIV-ido por nederlandlingvanoj
2022-01 Prezento de la Unua Libro
2022-01 Prezento de Praktika Fundamento
2022-01 Prezento de ‘Lingvaj defioj’
2022-08 Bitlibroj de Petro Desmet’

Kurso por progresantoj (B2)

Ekde februaro 2021, okazas kurso por progresantoj.

Foje gastinstruisto traktis specifan temon. Ni registris tion. Jen:

Lode Van de Velde pri participoj
Fransuaz pri transitiveco de verboj (junio 2022)
Lode Van de Velde pri refleksivaj pronomoj (junio 2022)

Kromaj filmetoj de beneluksaj aktivuloj

Yves Nevelsteen: waarom Esperanto?
Marc Vanden Bempt prezentas novan asocion: Internacia Esperanto-Arkivo.
Intervjuo kun Lode Van de Velde fare de Yves Nevelsteen pri la romano Aspiroj

Arkivo de sondosieroj kaj podkastoj

2021-2022 Varsovia Vento

De la 8a ĝis la 15a de novembro 2021 Flandrio ricevis la viziton de Irek kaj Gosia de la pola retradio/podkastejo Varsovia Vento. Ili intervjuis diversajn aktivulojn, muntis la tuton kaj elsendis iom post iom diversajn erojn. Jen superrigardo:

156a elsendo: Piet Glorieux pri Horizon-taal kaj Thomas Demeyere, pri la Verdaj Skoltoj
154a elsendo: Mikrofona renkontiĝo kun Nicky Janssen, la prezidantino de Flandra Esperanto-Ligo
154a elsendo: Mikrofona renkontiĝo kun Nataŝa kaj Paul en Antverpena Centro de Esperanto
152a elsendo: Mikrofona renkontiĝo de Irek kun Lode Van de Velde
152a elsendo: Mikrofona renkontiĝo de Gosia kun Yves Nevelsteen

1986 Esperanto Programita

Esperanto Programita estas Esperanto-kurso verkita de Hermann Behrmann. Ĝi aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) en la nederlanda en 1986. Informoj aperas en Vikipedio kaj la verko estas daŭre aĉetebla en la retbutiko de FEL. Ekzistas sondosieroj kiuj akompanis tiun kurson. Ili elŝuteblas en ĉi tiu paĝo.

Excel’Langues

Movado sen nomo

La retejo de Movado sen Nomo estas parto de la Beneluksa Bitarkivo. Ĉiuj detaloj aperas tie:

Lokaj kluboj: arkivaj paĝoj