La Verda Stelo Antverpeno

Jen arkiva paĝo pri la loka klubo ‘La Verda Stelo’.

Informoj

Retejo Aktuala programo

Antverpeno ĉiam estis la plej grava centro por la esperantistoj en Flandrio. En 1911, 1928 kaj 1982 okazis tri universalaj kongresoj. La unuan Zamenhof mem ĉeestis. Ankaŭ ene de la Esperanto-komunumo, Antverpeno gajnis sian nomon kaj famon pro la multaj eldonoj de Esperanto-eldonoj kaj pro la kontinueco en la kluba vivo, kiu komenciĝis kun la nun malaperita Esperanto-grupo Antverpena Grupo Esperantista, fondita en 1903. Unu grupo, La Verda Stelo, daŭre funkciis senĉese de 1907 ĝis hodiaŭ. La sidejo de la klubo estas en la Esperanto-domo de Antverpeno en Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen.

Tradicie, preskaŭ ĉiu vendredo-vespero estas kunveno kun programo, kiu komenciĝas je la 20-a horo. Ofte estas prelegoj pri vojaĝoj aŭ pri kultura aŭ lingva temo, sed estas krome tre variaj vesperoj, i.a. kuirado kaj gustumado, kvizoj, kantado, manlaboretoj, ktp. Ekde kovimo, la klubo regule virtuale kunvenas per Zoom. Ili kunlaboras kun la Londona Esperanto-klubo.

Okazintaj eventoj kaj impresaj fotoj

2018-06-16: Malferma festo de la nova sidejo de FEL

Historio

En Vikipedio legeblas detala artikolo pri la historio de la klubo.
En 2007 aperis la verko Esperanto en Antverpeno. Temas pri kompleta historio de La Verda Stelo 1907-2007. Ĝin verkis André Staes (aĉetebla en la retbutiko de FEL).

Jules Verstraeten, honora prezidanto de La Verda Stelo, ludis dum multaj jaroj gravan rolon en la loka klubo. Kiam Ii mortis, FEL aperigis memorlibron.

Elŝuti

  • La klubo vivo en Antverpeno (PDF) – Semajnaj raportoj de Ivo Durwael pri la agado de la loka antverpena Esperantoklubo La Verda Stelo en 2017.