2023-03-17 Irlanda festo de St Patrick

La 17-an de marto okazis vesperkunveno de Senlime, en Kelmis, iama Amikejo! (Moresnet). Enkonduke oni montris filmeton pri Irlando kaj pri St. Patrick, ambaŭ en Esperanto, unu el ili eĉ kun la voĉoj de pluraj esperantistoj, kiel nia ve-forpasinta amiko Karlo Norga. Poste ni aŭskultis, unu post la alia, irlandajn kantojn kaj ilin tuj poste kunkantis en Esperanto, karaokee.

Ni aŭskultis pri la historio de la St Patrick la eblaj kialoj de la malapero de la celta civilizacio ĝia anstataŭo per la kristana. Ni kantis en la angla kaj en Esperanto. Estis tre agrabla kaj bone organizita vespero.

Partoprenis 8 esperantistoj: el Verviers, Didier, Jean-Marie kaj Raymond, el Kelmis kaj Vaals Doorle kaj Michèle, el Ergenrath Klaus, El Seraing Erik kaj el Esperantujo nia krokodilo. DANKON al Senlime
Erik NEMES

Ligiloj pri la eventoj