2024-03-10 Promenado: Loveno en la Mezepoko

La 10-a de marto la loka grupo Esperanto 3000 organizis promenadon tra Loveno kun oficiala ĉiĉerono de la asocio Lots of Leuven. Ria Van den Broeck rakontis al dudeko da partoprenantoj pri Loveno en la 12-15-a jarcento. 

Ria rekondukis nin al la Mezepoko kaj rakontis pri la unua ringa muro de Loveno kun ĝiaj akvoturoj kaj 31 remparoturoj; ŝi rakontis pri dukoj, kavaliroj kaj krucmilitistoj. Ria rakontis kiel la bela urbodomo estis konstruita kaj financita, pri la rivaleco kun Bruselo kaj multe pli… La promenado donis al ni belan superrigardon de la mezepoka Loveno.

La ĉiĉeronado okazis en la nederlanda. Krom valonaj esperantistoj aliĝis al la evento ankaŭ kelkaj franclingvaj neesperantistoj. Traduki ĉion trilingve estis praktike ne farebla. Yves kaj Mieke tial (resume) tradukis la klarigojn nur al la franca. Yves disdonis tekston en Esperanto kun trilingva vortareto. Tiun materialon kaj kelkajn fotojn vi povas elŝuti de la Beneluksa Bitarkivo.

Post la promenado okazis festeto okaze de la naskiĝtago de Nicky. Ni kune manĝis kukon, trinkis kafon kaj glason da surprize bongusta senalkohola vino. Regis tre agrabla etoso!