Movado sen Nomo

Nia Facebook-paĝo ☆ Nia Telegram-kanaloArkivo de la sloganoj (Albert Claesen)
Kalendaro 2024

Movado sen Nomo (mallongigo: MsN) strebas kontribui al pli bona mondo. Ĝi atentas pri gravaj aferoj kiuj ne rilatas al mono kaj materialismo. Anstataŭe, ĝi atentas pri feliĉo, sano kaj ekologio.

Ĝi volas:

  • estigi pli bonajn interhomajn kontaktojn kaj solidarecon inter ĉiuj homoj, grandaj aŭ malgrandaj, riĉaj aŭ malriĉaj, de kiu ajn raso, deveno aŭ religio;
  • estigi internan pacon, forigi la izolitecon de homoj, redoni al ili la eble perditan kuraĝon, helpi al ili denove ekkredi je la vivo, la propraj eblecoj, la amo, la aliaj homoj;
  • pledi por pli da amo, paco, toleremo, justeco kaj respekto por ĉio vivanta kaj defendi ĝin.

Msn kredas, ke en ĉiu homo troviĝas bonecoj. Tiujn bonecojn ni volas malkovri kaj kultivi. Ni serĉas la bonan koron sub la vestoj de ĉiuj homoj. Tiun koron ni volas « tuŝi » (vivigi) kaj, kune kun tiu homo, serĉi novajn eblecojn, vivoĝojon kaj vivstilon.

Por tion realigi, ni eldonas levilkartojn kaj librojn kun inspiraj tekstoj.

Agado

a) Levilkartoj

Kvar-foje jare aperas slogano kun klarigo, kunmetitaj en kalendaro kiun oni pendigu en bone videbla loko.

Ili alportas “homecan mesaĝon” kiu alvokas al nova vivstilo.

Ili inspiru homojn trans ĉiuj politikaj, ideologiaj kaj religiaj tendencoj kaj invitas ilin al kunlaborado por alia, pli bona mondo.

La kalendaroj estas tute senpage sendataj… simple petu! (Elektu ‘kontakto’ en la menuo.)

b) Libroj

La verkaro de Phil Bosmans (iniciatinto de la nederlanda organizo Bond zonder Naam, en kies sino kreiĝis Movado sen Nomo) rakontas kion MsN celas (per la kulturo de la koro). La unua kaj la plej ofte legata libro estas Ŝanco por feliĉo (1988, traduko el la nederlanda en Esperanton). Ĝi enhavas “vitaminojn por la koro”, liveras ideojn, sugestas kaj inspiras pri la kulturo de la koro.

En 2000 aperis dua libro Donace al vi, ankaŭ kun belaj, kuraĝigaj kaj pensigaj tekstoj.
En 2011 aperis tria libro Kruĉo de saĝo, jubilea libro de Movado Sen Nomo, kun ĉiuj sloganoj de la 30-jara agado.
En 2014 aperis kvara libro Inspiraj rakontoj, kolekto de 20 rakontoj el plej diversaj mondpartoj. Ĝi estas re-eldonita en 2015.

Historio

Okaze de la morto en januaro 2012 de Phil Bosmans, Ivo Durwael verkis artikolon por Monato. En ĝi eblas legi pri ĉi tiu mirinda homo, pri la ekesto de Bond zonder Naam kaj pri ĝia esperantlingva asocio Movado sen Nomo.