Ĉi-jare, la Limburga Esperanto Asocio (LEA) organizas la tutbelgan Zamenhof-feston.
Ĝi okazos en Genk, en Thor Park.
La organizo Mijnverleden (Minejo historio) akceptos nin.
Ni kune manĝos kaj aŭskultos muzikon. Ni invitis 2 lokajn esperantajn muzikistojn.
Vi povas paroli kun viaj belgaj esperantaj amikoj kaj cetere eblas viziti muzeon pri la minejoj en Genk.
La festejo estas facile atingebla per publika transporto.
- Informoj en Eventa Servo
- Aliĝilo. Bonvolu aliĝi antaŭ la 1-a de decembro.
Bonvenon!
