La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara junulara esperantoaranĝo kutime organizata de Pola Esperanto Junularo (PEJ) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ). Ĝi okazas ĉiujare dum lastaj tagoj de decembro kaj unuaj tagoj de januaro, proksimume dum unu semajno, en iu loko en Meza Eŭropo.
Laŭ formo, sed ne laŭ sezono, ĝi similas do al Internacia Junulara Kongreso. Ĉi-jare junaj belgaj esperantistoj organizas JES!
De la 27-a de decembro 2024 ĝis la 2-a de januaro 2025 okazis la 15-a Junulara E-Semajno (JES). Ĝi unuafoje okazis en Belgio. Organizis JES la Verdaj Skoltoj.
JES-ejo
JES 2024-2025 okazis en Bernardfagne. Bernardfagne estas kaj lernejo de Saint Rock Ferriers kaj internulejo. Fotoj aperas en https://verdajskoltoj.net/es/jes-24-25/jes-loko/jes-ejo/
Varba filmeto
Programo
Dumtage okazis pluraj profesiecaj spektakloj, multaj prelegoj, atelieroj, kursoj, ludoj, diskutrondoj, babilrondoj, kunsidoj kaj eĉ ekskursoj. Elŝuti la tagan programon (PDF).
Vespere okazis koncertoj, karaokeo, diskejo kaj trinkejo. Estis ankaŭ gufujo, silvestra balo kaj Internacia Vespero. Koncertis dum JES interalie:
- La BaRok projekto (Rodrigo Carelli el Londono: Drumisto, Moyz el Brazilo: gitaristo, Muniz el Brazilo: basisto kaj kantisto, Rafael Milhomem el Brazilo: gitaristo, flutisto kaj kantisto) https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html
- Ch0pstick. Albumeto de Ch0pstick aperis antaŭ kelkaj monatoj kaj aĉeteblas por plia subteno de sia Esperanto-kariero: https://ch0pstick.bandcamp.com/album/transe-damo-kaj-doloro
- Mezbakita.
Pluraj homoj faris flimetojn:
Ligiloj
- Oficiala retejo
- Listo de aliĝintoj
- Telegramgrupo
- Fotoj
- Komuna fotaro
- Ivo Miesen el Nederlando multe fotis dum JES. Centoj da fotoj pri la renkontiĝo aperas en lia reta albumo.
JES partneroj
Pluraj asocioj kaj individuoj subtenis la renkontiĝon. La landaj/regionaj asocioj GEJ + GEA, V.Esp.O kaj JEFO estis novulo-patronoj de JES. Ili donacis po € 50 al ĉiu junulo el sia loko kiu partoprenis dum JES kiel sia unua Esperanto-evento! Tio estas enorma paŝo por plivigligi la Esperanto-movadon kaj allogi pli da novuloj al nia internacia komunumo.
Jenaj asocioj/personoj subtenis la organizantojn per konsiloj, agadoj aŭ rekte per kunlaboro aŭ mono:
- BEMI faris biciklan karavanon al JES
- Christine Bruücker (bizono) subtenis per parta antaŭpago kaj organizado de koncerto de la BaRok-projekto
- FEL organizis la libroservon
- IEJ
- IESPA (alia retumilo ol Google Chrome rekomendata por konsulti la retejon)
- La JES 22-23 organiza teamo transdonis € 1150 al la solidara JES-fonduso
- Joleŝo verkis la filmeton «Kio estas JES»
- La Progreso donacis €400 al la solidara JES-fonduso.
- Mojosa Testudo konsilis pri varbado.
- La Saŭnemuloj de lasta JES 23-24 per mondonaco al JES fonduso
- TEJO subtenis JES per loko por nova paĝaro kaj homa subteno.
- UEA repagis la kostojn de la silvestra bufedo kaj donos rabaton al individuaj membroj kaj nov-aliĝintaj individuaj membroj de UEA/ TEJO*. UEA konsideris ĉiujn TEJO-membrojn kiel ankaŭ siajn membrojn.
- V.Esp.O krome subtenas per antaŭpago por la ĉi-jara vespera programo kaj helpos kun akiro de subvencio por tio kaj V.Esp.O. plene sponsoras la Esperanto-kurson por komencantoj dum JES24-25.
(fonto: https://verdajskoltoj.net/es/jes-24-25/jes-partneroj/)