Okazis Zamenhoffesto. Jen komuna fotopaĝo.
Ĉu vi volas aldoni viajn proprajn fotojn al ĝi? Ĉu iu foto malplaĉas al vi? Kontaktu Yves Nevelsteen.
Dum la festo la estraro de Belga Esperanto-Federacio disdonis leteron en kiu ĝi alvokas membriĝi en la lokaj asocioj, kaj uzi Eventan Servon de UEA por diskonigi informojn pri kursoj, kunvenoj kaj eventoj. Elŝuti la BEF-leteron.
Ĉiu partopreninto de la festo ricevis kalendaron por 2023 de Movado sen Nomo. Jen ĝi.