2025-01-15 40-jariĝo de Esperanto 3000 Loveno

En 2025 la loka klubo de Loveno, Esperanto 3000, festas sian 40-jariĝon. Ĝi reale ekzistas jam pli longe; ĝi estis fondita en 1979 kiel fakta societo.

Ĉiu, kiu iam aktive partoprenis en Esperanto 2000 / 3000, estis kore bonvena al la novjarfesto de la lovena Esperanto-grupo. Lode pretigis fotoprezenton kaj ni rakontis anekdotojn. Marc kunportis fotoalbumojn de la komencaj jaroj. Ĉeestis du aktivuloj de tiu komenca periodo kiuj delonge ne plu aperis en la movado; espereble la festo instigis ilin denove okupiĝi pri Esperanto.

Lode, Yves kaj Jenny pretigis pastaĵojn. Nicky kunportis multajn frandaĵojn.

Jen la programo de la vespero:

17:30 Bonvenigo
18:00 Pasta manĝo (libera kontribuo)
19:00 Agrabla kunestado: babilado, interŝanĝo de anekdotoj, fotoj, ktp.

Ni estis 12-ope kaj regis tre bona etoso! Tion atestas la fotoj de la komuna fotaro.