Beneluksa Kongreso 2024 en Hasselt

La ĉi-jara Beneluksa kongreso okazos en Hasselt de la 20-a ĝis la 22-a de septembro, organizata de LEA (Limburga Esperanto asocio)

La loĝejo estas Hostel H, tuj malantaŭ la stacidomo de Hasselt. Vidu https://www.jeugdherbergen.be/nl/hasselt (nederlanda) aŭ https://www.jeugdherbergen.be/fr/hasselt (franca)

Bonvolu jam konatiĝi kun Hasselt : https://www.visithasselt.be/nl (nederlanda) aŭ https://www.visithasselt.be/fr (franca)

(Provizora) programo:

Vendredo 20-09-2024

HoroSalonoProgramoPrezentanto
13:00 – 15:00FoyerAkceptejo 
15:00 – 18:00Vizito al la Japana ĝardeno 
18:30 – 19:30ManĝejoVespermanĝo 
20:30 – 22:00ManĝejoMuzikoJonny M.

Sabato 21-09-2024

HoroSalonoProgramoPrezentanto
7:30 – 9:00ManĝejoMatenmanĝo 
9:00 – 10:15ManĝejoValere Duoment
9:00 – 10:15Salono 1Prelego: Esperanto en LimburgoHenri + Ben
9:00 – 10:15Salono 2Kurso por komencantojBert de Wit
10:30 – 12:00Salono 2Ĝeneralo kunveno BEFKiki Tytgat
10:30 – 12:00ManĝejoMuzikateljero (Hommels)Johan van Eenoo
12:30-13:30ManĝejoLunĉo 
14:00 – 17:00Promenado tra Hasselt + Ĵenevromuzeo 
14:00 – 17:00Boulderen (por junuloj) aŭ Gateball 
14:00 – 17:00ManĝejoTabloludoj
18:30 – 19:30ManĝejoVespermanĝo 
20:30 – 22:00ManĝejoTeatraĵoArno Lagrange

Dimanĉo 22-09-2024

HoroSalonoProgramoPrezentanto
7:30 – 9:00ManĝejoMatenmanĝo 
9:30 – 11:00ManĝejoMuzikateljeroEmilio, Paul kaj Catherine
9:00 – 10:15Salono 1PrelegoBert de Wit
9:00 – 10:15Salono 2Kurso por komencantojBen Indestege
10:30 – 12:00Salono 1Ĝenerala kunveno VespoJean Annet
10:30 – 12:00Salono 2Kurso por progresintojKiki Tytgat
12:30-13:30ManĝejoLunĉo 
14:00 – 17:00Bicikla ekskursoEddy Van den Bosch
14:00 – 17:00Vizito al IEspAMarc Vanden Bempt

Plie, ni ofertos ankoraŭ:

  • Filmo(j)n
  • Prezentadon de magiisto

La prezo por la tuta kongreso estas entute 240 eŭroj. Se vi ne loĝos en la junulargastejo: 150 euroj. Se vi venos nur unu tago: 75 eŭroj.

Aliĝi eblas ekde nun. Iru al Aliĝilo_BNLK_2024

Por demandoj bonvolu kontakti limburg@esperanto.be

Jen jam kelkaj bildoj por havi impreson:

Arno Lagrange kaj la teatraĵo Ŝaknovelo (Stefan Zweig)

Jonny M.

La Japana ĝardeno en Hasselt