74-a IFEF-kongreso en Antverpeno

Jen arkiva paĝo pri la 74-a IFEF-kongreso kiu okazis en Antverpeno de la 6-a ĝis la 12-a de majo 2023, kaj pri ĝia postkongreso kiu okazis en Valonio de la 12-a ĝis la 15-a de majo 2023.

Bazaj informoj

Organizintoj
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kune kun la aktivuloj de BAFE (Belga Amikaro de Fervojistaj Esperantistoj), sekcio de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio), organizis la 74-an IFEF-kongreson en Antverpeno.
Michèle De Meyere organizis la postkongreson en Valonio nome de Valona Esperanto-asocio (V.Esp-o).

La kongresejo
La adreso de la kongresejo estis Junulargastejo Pulcinella, Bogaardeplein 1, 2000 Antwerpen. Ĝi situas en la historia centro de Antverpeno je dudekminuta promendistanco de la centra stacidomo. Temas pri moderna junulargastejo kun komfortaj dormoĉambroj kaj agrablaj kunvensalonoj.

Retejo de la kongreso

La retejo https://ifef2023.net/ ne plu ekzistas. Ni kopiis ĝian enhavon al IFEF 2023 (benelukso.eu).

Dokumentoj pri la kongreso

  • Afiŝo (PDF) – A3 – kreita de Lode Van de Velde per Microsoft Publisher.
  • Unua informilo (PDF) – kreita de Yves Nevelsteen per Microsoft Publisher.
  • Aliĝilo (PDF) – kreita de Piet Glorieux per Microsoft Word.
  • Dua informilo (PDF) – kreita de Yves Nevelsteen per Adobe Indesign.
  • Kongreslibro (PDF) – kreita de Piet Glorieux kaj Yves Nevelsteen per Adobe Indesign.
  • Tuttaga ekskurso (PDF) – verkita de Paul De Cooman, enpaĝigo de Yves Nevelsteen per Adobe Indesign.
  • Ekskurso al Train World (PDF) – kreita de Nikolao De Buyl per Apple Pages.
  • Malfermo (PDF) – salutvortoj de UEA.

Fotoj kaj filmetoj

Aperintaj raportoj

  • Horizon-taal julio-oktobro 2023: raporto de Yves Nevelsteen (PDF)
  • Revuo Esperanto septembro 2023: raporto de Yves Nevelsteen – nur por abonantoj de la revuo; sama artikolo kiel tiu kiu aperis en Horizon-taal.
  • EEM 2023/2: raporto de Michèle Villers (PDF) pri la IFEF-postkongreso en Valonio.
  • En Internacia Fervojisto 2023.4 aperis la salutvorto de Rodica TODOR, prezidantino de IFEF. Tiun tekston ni publikigis ankaŭ en la kongreslibro (paĝo 5)