2024-04-28 Limburga Tago en Gruitrode

Esperantistoj esploris la urbon Gruitrode, la urbo kie vivis Phil Bosmans, la kreinto de “Movado sen Nomo”.

Programo

10:30-a horo akcepto de partoprenantoj kun kafo kaj Limburga torto (vlaai) en Kultuurpunt
11:00-a horo vizito al la preĝejo “Gertrudiskerk” kaj la ekspozicio “100 jaroj Phil Bosmans”, kun profesia klarigo de historiistoj kaj Gruitrodenanoj Jo Corstjens kaj Jos Henckens
12:00-a horo pikniko en Kultuurpunt
13:30-a horo promeno en Gruitrode gvidata de historiistoj kaj vizito al la naskiĝdomo de Phil Bosmans kaj la Commanderie
17:00-a horo vespermanĝo en De Kastelein

Informoj en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/59ca77

Komuna fotaro

Jen ligilo al la komuna fotaro: https://mallonge.net/lt24fotaro

Raporto

La 28-an de aprilo okazis en Gruitrode la tradicia Limburga Tago. Ĝin ĉeforganizis An Olijslagers.

Gruitrode estas la naskiĝloko de Phil Bosmans, pastro kiu kreis Bond zonder Naam. Surloke ni eksciis, ke Phil Bosmans aktive subtenis – kaj morale kaj finance – la esperantan asocion Movado sen Nomo. Li eĉ ĉeestis kunsidojn de MSN kaj unufoje ĉeestis Universalan Kongreson.

Partoprenis 23 homoj. La organizantoj disdonis bonvenigan folion kaj senpagan ekzempleron de ‘Ŝanco por feliĉo’ (NL: ‘Menslief, ik hou van jou’). Estis ege konvene, ke ĝuste en tiu momento manĝis kun ni kuko ambaŭ la urbestro kaj la skabeno pri kulturo de Oudsbergen, la komunumo al kiu Gruitrode apartenas de ses jaroj. Mi forte miris pri ilia ĉeesto!

Ni vizitis la preĝejon “Gertrudiskerk” kaj la ekspozicion “100 jaroj Phil Bosmans”. Tie Henri Schutters laŭtlegis tradukon de klarigo de historiistoj kaj Gruitrodenanoj Jo Corstjens kaj Jos Henckens. Tiu teksto estis iom longa, sed estis interese ekzemple ekscii pri la influo de Germanio je tiu regiono. Ni ankaŭ multon lernis pri la vivo de Phil Bosmans. En la komuna fotaro aperas kelkaj fotoj de la paneloj kiujn oni disponigis.

La tagmeza pikino estis tre abunda. Multaj ĉeestantoj komprenis, ke ili mem kunportu piknikon, sed An antaŭvidis ĉion necesan. Ŝi klare spertas pri organizado de tiaj eventoj. Gratulon.

Du ĉiĉeronoj kiuj akompanas dum tuta tago Esperanto-eventon, tio estas nekutime. Ili vere sciis multajn detalojn pri la komunumo kaj regiono, ekzemple pli la restaŭroplanoj de la ‘Commanderie’. Ne ĉiuj politikaj partioj samopinias, ke indas investi en tio monon.

Posttagmeze, post la promenado, okazis ankoraŭ perbilda prezento pri Gruitrode. Ben Indestege flue kaj nature tradukis ĉion; tio multe plaĉis al la publiko.

Ni pasigis tre agrablan dimanĉon en Limburgo! Dankon kaj gratulon al la organizantoj de la Limburga Tago.

Raportis Yves Nevelsteen