La Beneluksa Kongreso estas ĉiujara evento kiun organizas laŭvice Flandra Esperanto-Ligo kaj la Valona Esperanto-Asocio. Malgraŭ la nomo, temas do fakte pri belga kongreso. En 2023 ĝin organizas Valona Esperanto-Asocio (V.Esp-o).
- Kiam: 28 septembro – 1 oktobro 2023
- Kie: Auberge de Jeunesse de Bouillon, Route du Christ, 16 6830 Bouillon
- Kiom: dum pasintaj jaroj al la Beneluksa Kongreso aliĝis ĉirkaŭ 70 homoj
- Aliĝilo BNLK 2023 (Google Forms)
Organizantoj de la kongreso
La ĉeforganizanto de la kongreso estas Jean Annet, la prezidanto de V.Esp-o. Ĉefaj kunorganizantoj (membroj de la LKK – “loka kongresa komitato”) estas Valère Doumont, Yves Nevelsteen kaj Jean-Pol Sparenberg.
La ejo
Ni mendis por vi la junulargastejon de Bouillon.
- La retejo de la junulargastejo
- adreso: Route du Christ, 16 6830 Bouillon – ligilo al Google Maps
La programo
Ni ankoraŭ ne ellaboris konkretan programon, sed jen la kutimaj ingrediencoj de la Beneluksa Kongreso:
- bongustaj manĝoj por ĉiomanĝantoj kaj vegetaranoj
- kursoj (ne nur lingvaj)
- prelegoj
- ekskursoj
- promenadoj
- libroservo de la Flandra Esperanto-Ligo
- komuna kantado
Kotizoj
Bazaj kotizoj
- 339 EUR jaŭdo tagmeze ĝis dimanĉo
- 289 EUR jaŭdo vespere ĝis dimanĉo
- 249 EUR vendredo ĝis dimanĉo
- 125 EUR sabato ĝis dimanĉo
- 75 EUR unu tago (kun tagmanĝo kaj vespermanĝo)
Aldonoj
- +40 EUR/nokto por unupersona ĉambro
- +20 EUR/nokto por dupersona ĉambro
Impresoj de pasintaj jaroj: BNLK 2021 en Charleroi – BNLK 2022 en Ieper
Listo de aliĝintoj: ĉeestis en 2022 (PDF)