Belga Esperanto-studsemajnfino (BEST) 2025

Studsemajnfino en De Iep en Ieper de vendredo 21/2/2025 vespere ĝis dimanĉo 23/2/2025 posttagmeze.

Ni celas: 
 – Absolutajn komencantojn
 – Progresintojn (kiuj sekvis bazan kurson)
 – Plenlernintojn (kiuj interesiĝas pri gramatikaj finornamaĵoj, vorttrezoro, beletro)

Ni invitas ĉiujn kiuj volas lerni aŭ perfektigi sian Esperanton.

Loko

De Iep en Ieper.

Kotizo

La kotizoj estas 139,- € (FEL-membroj kaj eksterlandanoj) kaj 150,- € (aliaj). 

Aliĝi

Aliĝilo sekvos poste.

Ligiloj

BEST en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/BEST2025