Lovena Studotago 2022

En Loveno okazis studotago la 5-an de novembro 2022. Ĝin organizis Lode kaj Yves nome de la loka klubo Esperanto 3000.

Partoprenis: Lode Van de Velde, Yves Nevelsteen, Kristien Tytgat, Nicky Janssen, Agnes Geelen, Eliane Pironnet, Michèle Wintgens, An Olijslagers, Eduard Kusters kaj Tonnie Van Kessel.

Komuna fotoalbumo pri la tago.

Lovena studotago: 5 novembro 2022
Instruado pri gramatikaĵoj, paroligaj rondoj kaj peĉakuĉo!
Ni alternis instruadon pri gramatikaĵoj kun paroligaj rondoj (laŭ la modelo de konversacia maratono) kaj sesio de peĉakuĉo (mallongaj prezentoj fare de ĉiu: 20 bildoj kaj po 20 sekundoj). Ĉar ni volis ke ĉiu sentu sin libera paroli, instruistoj kaj akompanantoj ne lingve korektis la partoprenantojn dum la tago, sed diskrete notis eventualajn erarojn. Je la fino de la tago Yves prelegis pri oftaj eraroj kaj anonime atentigis pri plibonigebloj kiujn li kaj aliaj rimarkis. Tiel ni ĉiuj kune lernis kaj progresis.

Instruis Kiki, Lode kaj Yves. La partoprenantoj estis dividitaj en du grupoj laŭ nivelo: progresantoj (nivelo B1) kaj progresintoj (nivelo C1). Ni bone konas nian publikon kaj maksimume adaptiĝis al la bezonoj.

Eblis manĝi surloke aŭ proksime de la ejo.
Ni planis etan libroservon J rekomendis, ke oni mendu librojn anticipe.
Lastmomentaj informoj aperis en Eventa Servo https://esperanto.be/ls.
Temposkemo
09.30 – Bonvenigo
10.00 – Unua sesio de instruado
11.00 – Paŭzo
11.20 – Dua sesio
12.30 – Tagmanĝo + libera babilado
14.00 – Tria sesio
15.00 – Peĉakuĉo
15.30 – Paŭzo
16.00 – Oftaj eraroj + Eventa Servo
17.00 – Fino
Kotizo kaj aliĝo
Ni petis kontribuon de 25 eŭroj por la tago.
Loko
De Romaanse Poort, Brusselsestraat 63, 3000 Leuven