2024-06-15 Kultura Tago Zutphen

La 15-an de junio okazis en Zutfeno (Zutphen) Kultura Tago. La temo de ĉi tiu tago estis: “Miaj revoj ĉe la horizonto“, vortoj el la murpoemo de Bashar Almashaan (en Spoorstraat videbla).

Tempo: la programo komenciĝis je la 10.30a horo kaj daŭris ĝis la 17.30a horo. Loko: Cultuurhuis “Geweldig!”, Geweldigershoek 39, Zutphen. Dum la tago Yves Nevelsteen prizorgis libroservon. Poste okazis komuna vespermanĝo en restoracio Vaticano ĉe Houtmarkt.

Programo

  • 10:00 a horo: Alveno kaj eniro (en “Geweldig!”)
  • 10:30 a.: Komenciĝo de la programo: bonvenigaj vortoj de: Marc van Oostendorp (prezidanto de Esperanto Nederland) kaj Wimar Jaeger (anstataŭa urbestro de Zutfeno)11:00 a: IJsbrekerspel / Ludo de glacirompilo
  • 11:30 a: Elektebleco 1a: Vizito al Wijnhuistoren. Elektebleco 2a: Ekspozicio ĉe Borro: En unika loko en Zutphen vi povas spekti la ‘natuur-visuals’ (naturvidaĵoj) de artistoj el Deventer: Roelie Zanting kaj Erwin Zijlstra. Kiel duopo ‘Visualsbynature’ ili interpretas la naturon en tute propra maniero.
  • 12:45 a: Lunĉo kun supo kaj pano, sandviĉoj
  • 13:45 a: Prezento de Marulino pri la taglibroj de s.rino Johanna van Wisse
  • “Johanna van Wisse kaj ŝia papera amiko”.
  • 14:15 a: – Kultura rondiro tra Zutphen (starto el “Geweldig!”) Paralela aktivaĵo, gvidata de Marulino de la Ĉielo: Teamaktivaĵo pri historio (en “Geweldig!”) Transskribi kaj traduki de la Esperanta/Nederlanda taglibro”.
  • 15:45 a: Teo/kafo
  • 16:00 a: Muzik- kaj kantsesio
  • 17:00 a: Fermo de la kunveno
  • 17:30 a: Komuna vespermanĝo ĉe Vaticano (Houtmarkt 79, Zutphen).

Komuna fotaro

Alŝutu viajn fotojn al la komuna fotaro. Se via foto aperas kaj vi ial ne ŝatas tion, sendu mesaĝon pri tio al Yves kaj li forigos ĝin.

Ligiloj

Raportoj