2024-07-21 Ekskurso kultura kaj natura en Loveno

La 21-an de julio, dum la belga nacia tago, okazis Esperanto-ekskurso kultura kaj natura en Loveno. Ni kune vizitis la muzeon Parcum, malkovris la abatejon kaj promenis ĉirkaŭ la lago de Abdij van Park.

Deko da esperantistoj partoprenis la eventon. La vizito al la muzeo estis ‘kiel kutime’, sed estis tamen unu granda surprizo: por handikapitoj oni antaŭvidis virtualan viziton de parto de la muzeo. Ĝi estis multe pli realisma kaj uzebla ol ni supozis; tio estis tre interesa sperto kiu bone kompensis la malbonan atingeblon de la ejo por homoj en rulseĝo.

Vespere ni kune manĝis en restoracio en la urbocentro. Ni elektis la baratan restoracion Anna Purna. Evidentiĝis esti tre bona elekto! La etoso estis vere ege agrabla.