2024-07-27 turismo kaj manĝado en Lieĝo

Okazis en Lieĝo turisma tago. Ĝin organizis Espéranto Liège.

Ĉeestis 19 esperantistoj el Valonio, Flandrio kaj Germanio. Matene la partoprenintoj renkontiĝis en la “Musée de la vie Wallonne” https://www.provincedeliege.be/viewallonne. Tagmeze oni manĝis en la restoracio “Le Cloître” https://www.provincedeliege.be/fr/node/90

Lokuloj gvidis nin tra la urbocentro. La plano estis poste reveni per la Mozrivera busŝipo (https://www.navettefluviale.be/) de la “coeur historique” al la ĉefa stacidomo “Liège Guillemins”, sed tion finfine neniu faris pro manko de tempo.

Intervjuo

Okaze de la evento en Lieĝo, kaj kadre de la Esperanto-tago (26/7), Eric Nemes intervjuiĝis de loka radio RCF en Lieĝo. Vi povas aŭskulti la podkaston. Jen kiel RCF mem priskribas tion: Le 26 juillet, c’est la fête mondiale de l’Espéranto. A cette occasion, Laurent Verpoorten interroge les enjeux de cette langue créée de toute pièce pour devenir la langue universelle en compagnie d’Eric Nemes, trésorier et professeur d’Esperanto pour l’asbl Esperanto Liège.

Ligiloj