En 2023 la Limburga Esperanto Asocio (LEA) organizis la tutbelgan Zamenhof-feston.
Ĝi okazis en Genk, en Thor Park. La organizo Mijnverleden (Minejo historio) akceptis nin.
Ni kune manĝis kaj aŭskultis muzikon. Ni invitis 2 lokajn esperantajn muzikistojn.
Estis ebleco paroli kun belgaj esperantaj amikoj kaj viziti muzeon pri la minejoj en Genk.
La festejo estis facile atingebla per publika transporto.
Postĝui la Tutbelgan Zamenhoffeston en Genk eblas per la komuna fotaro. Vi povas alŝuti viajn proprajn fotojn tie (aŭ sendu ilin al An Olijslagers)