La ĉi-jara Beneluksa kongreso okazis en Hasselt de la 20-a ĝis la 22-a de septembro. Organizis ĝin LEA, la Limburga Esperanto-asocio.
Ligiloj kaj raportoj
La loĝejo estis Hostel H, tuj malantaŭ la stacidomo de Hasselt. Vidu https://www.jeugdherbergen.be/nl/hasselt (nederlanda) aŭ https://www.jeugdherbergen.be/fr/hasselt (franca)
Se vi venos per trajno aŭ buso: la junulargastejo estas tuj malantaŭ la stacidomo. Iru tra la tunelo sub la fervojo.
Se vi venos per aŭto: Eblas parki senpage en la parkejo Alverberg en la Alverbergstraat, 1 km de la junulargastejo.
Jen direktiloj:
- Prenu la promenvojon dekstre ĉe la fino de la parkejo.
- Daŭrigu rekte antaŭen ĉe la fino de la promenvojo.
- Ĉe la fino de la konstruaĵo “Excelsior”, turnu maldekstren.
- Eliru la parkejon ĉe la elirejo dekstre de la verda arbo.
- Turnu maldekstren kaj ĉe la sekva intersekciĝo turnu dekstren
- Poste turnu maldekstren sur la ĉefa vojo (Kuringersteenweg)
- Ĉi tie vi povas rekte transiri per la zebropasejo kaj daŭrigi vian vojon maldekstren.
- Preter la “Parklaan”, turnu dekstren tuj antaŭ la ruĝa konstruaĵo, inter la ruĝaj konstruaĵoj.
- Poste transiru la bushaltejon parkado.
- Malsupreniru la ŝtuparon dekstre de la stacidomo (direkto al la diversaj trajnvojoj), sed trairu ĉi tiun tunelon ĝis la fino.
- Poste reiru supren laŭ la ŝtuparo.
- Se vi nun iros dekstren, vi tuj vidos “Hostel H” maldekstre.
Bonvolu jam konatiĝi kun Hasselt : https://www.visithasselt.be/nl (nederlanda) aŭ https://www.visithasselt.be/fr (franca)
(Adaptita) programo:
Por diversaj kialoj ni adaptis la programon iomete.
La ĉefa (malbona) novaĵo estas ke Jonny M sciigis nin ke pro malsano li NE venos al Hasselt. Ni tre bedaŭras tion kaj serĉos alternativon por bela muzika vespero.
Vendredo 20-09-2024
Horo | Salono | Programo | Prezentanto |
13:00 – 15:00 | Foyer | Akceptejo | Henri |
15:00 – 18:00 | Ekstere | Vizito al la Japana ĝardeno | Emilio + An |
18:30 – 19:30 | Manĝejo | Vespermanĝo | |
19:45 – 20:45 | Manĝejo | Interkona ludo | Ben |
21:00 – 22:00 | Manĝejo | Muziko | Geomar |
Sabato 21-09-2024
Horo | Salono | Programo | Prezentanto |
7:30 – 9:00 | Manĝejo | Matenmanĝo | |
9:00 – 10:15 | Manĝejo | Vivanta gazeto | An |
9:00 – 10:15 | Salono 1 | Kurso por progresintoj | Paweł Fischer-Kotowski |
9:00 – 10:15 | Salono 2 | Kurso por komencantoj | Bert de Wit |
10:30 – 12:00 | Salono 1 | Esperanto por infanoj kaj adoleskuloj en Belgio. Verdaj Skoltoj, novaĵoj kaj estonteco. | Thomas kaj Valere |
10:30 – 12:00 | Salono 2 | Ĝeneralo kunveno BEF | Kiki Tytgat |
10:30 – 12:00 | Manĝejo | Muzikateljero (Hommels) | Johan van Eenoo |
12:30-13:30 | Manĝejo | Lunĉo | |
14:00 – 17:00 | Ekstere | Promenado tra Hasselt + Ĵenevromuzeo | Emilio |
14:00 – 17:00 | Ekstere | Gateball | Pierre Yves Dekerck |
14:00 – 17:00 | Manĝejo | Tabloludoj | An aŭ Rob |
18:30 – 19:30 | Manĝejo | Vespermanĝo | |
20:30 – 22:00 | Manĝejo | Teatraĵo: Ŝaknovelo de Stefan Zweig | Arno Lagrange |
Dimanĉo 22-09-2024
Horo | Salono | Programo | Prezentanto |
7:30 – 9:00 | Manĝejo | Matenmanĝo | |
9:30 – 11:00 | Manĝejo | Muzikateljero | Emilio, Paul kaj Catherine |
9:00 – 10:15 | Salono 1 | Prelego | Bert de Wit |
9:00 – 10:15 | Salono 2 | Prelego pri Stefan Zweig | Andre Staes |
10:30 – 12:00 | Salono 1 | Ĝenerala kunveno Vespo | Jean Annet |
10:30 – 12:00 | Salono 2 | Kurso por progresintoj | Kiki Tytgat |
12:30-13:30 | Manĝejo | Lunĉo | |
14:00 – 17:00 | Ekstere | Bicikla ekskurso | Eddy Van den Bosch |
14:00 – 17:00 | Ekstere | Vizito al IEspA | Marc Vanden Bempt |
14:00 – 17:00 | Ekstere | Urba ludo por junuloj | Verdaj skoltoj |
Plie, ni ofertos ankoraŭ:
- Filmo(j)n
- Prezentadon de magiisto
- Libroservo
La prezo por la tuta kongreso estas entute 240 eŭroj. Se vi ne loĝos en la junulargastejo: 150 euroj. Se vi venos nur unu tago: 75 eŭroj.
Jen pluraj bildoj por havi impreson:
Arno Lagrange kaj la teatraĵo Ŝaknovelo (Stefan Zweig)
La Japana ĝardeno en Hasselt
Kelkaj bildoj kiujn ni vidos dum la promeno tra Hasselt: