La Erikejo Kalmthout – arkiva paĝo

La Esperanto-grupo La Erikejo estas malgranda grupo, kiu praktikas sian lingvon ĉiumonate. Kutime ni kunvenas en la trinkejo Heide City en Kalmthout (proksime de la stacidomo de Heide). Ĉi tio plejofte okazas en la tria ĵaŭda posttagmezo de la monato.

Aktuale

Fotoj kaj raportoj de nia agado

  • Nia komuna fotaro. Vi povas mem alŝuti viajn fotojn al ĝi!
  • Raportoj el Horizon-taal (aldonota)

Historio de La Erikejo

Wim De Smet en 1996 aperigis libreton pri la historio de la loka Esperantogrupo en Kalmthout: 25 jaar La Erikejo, De Geschiedenis (Wim De Smet) Kalmthout: Esperantogroep La Erikejo, 1996 (39p. 21,0cm.)

Dankon al Roland Rotsaert, kiu en majo 2024 skanis la verkon!