De pluraj jaroj, belgaj Esperanto-kluboj kaj -asocioj kunlaboras por kune festi la Zamenhofan Tagon. Antaŭe okazis apartaj festoj en diversaj kluboj de la lando, sed Belga Esperanto-Federacio instigas renkontiĝi pli grandnombre kun esperantistoj el tuta Belgio.
En 2024, la Tutbelga Zamenhof-festo okazis la 14-an de decembro en Lessines. Organizis ĝin Jean Annet de Esperanto Valonio (V.Esp-o). Ĝi estis vera Zam-Kulturtago. Post bonega manĝo oni vizitis la Hospitalon Notre-Dame à la Rose en Lessines. Fondita en 1242, la Hospitalo estas malofta kompleta ekzemplo de aŭtarkia hospitalejo de la Mezepoko. Ĝiaj konstruaĵoj, ĝiaj artaj kaj kuracaj kolektoj, same kiel ĝia aŭtentika scenaro igas ĝin Grava Heredaĵo de Valonio.
Programo
11h30 komenco
12h30 manĝo: ĉefplado + deserto + unu trinkaĵo
14h30 – 16h30 vizito de la hospitalejo kun profesiaj ĉiĉeronoj franclingva kaj nederlandlingva
17h00 kafo kaj teo
La kotizo estis 40 EUR. Por limigi la kostojn por la partoprenantoj, Esperanto Valonio pagis la aperitivon antaŭ la manĝo kaj la kafon post la vizito al la hospitalo.
Ligiloj
- Komuna fotaro (Google Photos). Vi povas alŝuti viajn proprajn fotojn tie (aŭ sendu ilin al Yves Nevelsteen).
- Listo de aliĝintoj
- Afiŝo pri la festo (PDF)
- Eventa paĝo en Eventa Servo
- Dokumento de Belga Esperanto-Federacio disdonita dum la festo: teksto en Esperanto pri la hospitalo (PDF)
- Artikolo en Vikipedio pri la Hospitalo Nia Sinjorino kun la Rozo (france Hôpital Notre-Dame à la Rose)
- Historio kaj ĝeneralaj informoj pri la Zamenhoffesto: https://benelukso.eu/zamenhof-festo/