Faldfolio – Reta aliĝilo – Programo – Aliĝintoj – Komuna fotaro – Eventa Servo
Ni plilongigis la unuan aliĝperiodon. Ĝis 15 aprilo inkludite vi povas ĝui la aliĝkotizon de la unua periodo.
En 2026 la Beneluksa Kongreso okazos en De Haan (BE) de la 24-a ĝis la 28-a de septembro. La renkontiĝo okazos en tute renovigita gastejo kiu situas proksime de komforta sablostrando, ideala por familioj kun infanoj. De Haan estas ĉarma, belepoka urbeto ĉe la marbordo, la plej bela de la belga marbordo. Ĝi troviĝas je 20 km de Ostendo kaj 30 km de Bruĝo.
Ĉefaj ingrediencoj de la kongreso: tutmonata ekzpozicio en la loka biblioteko – koncerto kun muziko kaj poezio – aktivecoj sur la strando – kaj kompreneble la tradiciaj ingrediencoj: prelegoj, kursoj, manlaboro ktp…
Ni aparte provos okulfrapi en De Haan per bonvenigaj aktivecoj por ne-esperantistoj.

Enkonduko
La Beneluksa Kongreso en De Haan estu manifestado de ĉio kio Esperanto nun ofertas. Ĉiun tagon okazos eventoj kiuj estas (ankaŭ) ĝueblaj por ne-esperantistoj, ekz.
- Ekspozicio “Esperanto blijft een facinerend idee” dum la tuta monato septembro en la loka biblioteko.
- Prelego pri Esperanto en la sama loka biblioteko.
- “La Maro: vi kaj mi”. Poeta rakonto pri interligiteco kunmetita el kantado kaj deklamado. Prizorgos la kantadon sesdekkapa solidareckoruso Vamos pra Lutar (kiu inter alie kantas en Esperanto), poezideklamistoj kaj rakontisto.
- Atelieroj por ke interesitoj gustumu tiun “fascinan lingvon”.
- Fulmkurso en tri sesioj por homoj kiuj volas enprofundiĝi en la lingvon.
Provizora programo
Prelegoj
- “Bandomoj en mezepoka Bruĝo” (Johan Van Eenoo)
- “La fascina historio de De Haan” (Bernard-Régis Larue)
Atelieroj por agemuloj/lertuloj…
- muzikumado (Lode Van de Velde)
- fotado (Lode Van de Velde)
- kajtokonstruado (Gilles Hutereau)
- popoldansado (Johan Van Eenoo)
Kursoj
se vi volas plibonigi vian Esperanton.
Kaj arego da ekskursoj…
- Vendrede antaŭtagmeze arĥitekto Ella Strug pasie ĉiceronos nin tra belepoka De Haan.
- Vendrede posttagmeze “bruĝologo” Johan Van Eenoo, ĉiĉeronos nin tra “nekutima Bruĝo”.
- Sabaton posttagmeze ni ŝipveturos tra marhaveno Zeebrugge (Bruĝo). La kunfandigo de la havenoj de Antverpeno kaj Bruĝo igis ĝin la dua haveno de Eŭropo.
- Dimanĉe posttagmeze historiisto Vladimir Ronin akompanos nin dum “Historia ekskurso tra Ostendo”, la reĝino de la belgaj marbordaj urboj.
- Alternativo estas bickla ekskurso tra la polderoj kun fervora biciklemulo Eddy Van den Bosch.
- Lunde antaŭtagmeze ni penetros en la fascinan mondon de kazinoj, vizitante la apartan, tutnovan kazinon de Middelkerke.
- Kaj se ne sufiĉas, lunde posttagmeze, ni vagas tra la subĉiela muzeo Atlantikwall Raversyde. Ĝi estas unu el la plej bone konservitaj restaĵoj de la germana defendolinio dum la Dua Mondmilito. Pli ol sesdek bunkroj, malfermaj kaj subteraj koridoroj, observopozicioj kaj pafmuntaĵoj. Por ke ni ne forgesu la teruro de milito…
Se vi preferas liberan tempon…
- Naĝu en la Norda Maro (nur semajnfine kiam ĉeestas marsavistoj).
- Ĝuu la naturisman strandon en apuda Bredene.
- Promenu en la plej verda banloko de la marbordo.

