Senlime: de trilandaj renkontiĝoj al trilanda asocio

Avant même la Seconde Guerre mondiale, au sein de l’Eurégio Meuse-Rhin, les espérantistes des trois pays voisins se rencontraient. Ils faisaient souvent du vélo et passaient la nuit ensemble. De là sont nées les réunions dites trilatérales, qui, jusqu’en 2016, ont eu lieu presque chaque année (printemps et automne) dans cette région. Chacun des groupes espérantistes régionaux (Aachen, Marnoland, Verviers, Liège,…) a organisé à son tour les “Rencontres (des espérantistes) des trois pays”. Plusieurs fois, un petit groupe de bénévoles a tenté de mettre en place une sorte de comité d’organisation permanent, avec un succès plus ou moins bref. Ainsi, petit à petit, l’idée est née de passer d’une Rencontre Trilatérale à une association trilatérale. Celle-ci (Senlime=sans limite ou sans frontière) a été fondée le 17 octobre 1993, à l’occasion d’une rencontre trilatérale historique à La Calamine (Belgique), rencontre dont le thème était l’ancien projet d’un Etat indépendant (espérantiste) dans le territoire voisin de Moresnet neutre. Ci-dessous une liste chronologique des dernières de ces rencontres (et les nombres de participants).

Jam de antaŭ la dua mondmilito, ene de Eŭregiono Mozo-Rejno, esperantistoj el la tri najbaraj landoj kutimis renkontiĝi. Ili ofte biciklis kaj tranoktadis unu ĉe la alia. El tio naskiĝis la tiel nomataj Trilandaj Renkontiĝoj, kiuj, ĝis 2016, preskaŭ ĉiujare (printempe kaj/aŭ aŭtune) okazis en tiu regiono. Ĉiu el la regionaj esperanto-grupoj (Akena, Marnolanda, Verviersa, Lieĝa,…) siavice organizis la Trilandajn Renkontiĝojn. Plurfoje, grupeto da volontuloj klopodis starigi ian konstantan organizan komitaton, kun pli-malpli mallonga sukceso. Tiel, iom post iom, naskiĝis la ideo tamen transiri de Trilanda Renkontiĝo al trilanda asocio. Tiu-ĉi (Senlime) fondiĝis la 17-an de oktobro 1993, okaze de historia Trilanda Renkontiĝo en Kelmis (Belgio), renkontiĝo kies temo estis la iama projekto pri (esperantlingva) sendependa ŝtato en proksima Neŭtrala Moresnet.

Liste des dernières rencontres – listo de la lastaj trilandaj renkontiĝoj (nombro da partoprenintoj)

Se vi konas eraron aŭ mankon, bonvolu kontakti nin.

  • 1956/12/01-02 Heerlen
  • 1958/12/11 Verviers
  • 1959/09/12-13 Liège
  • 1960/05/14-15 Verviers (50)
  • 1972/04/29 Antwerpen (462 ?)
  • 1975/09/20-21 Herstal (“Ponto de l’esperanto”, nune “pont de Wandre”)
  • 1976/05/15-16 Eupen
  • 1980/11/10-11 Aachen
  • 1980/10/18-19 Xhoris
  • 1981/05/30-31 Monschau
  • 1981/09/19-20 Aubel – inaŭguro de provinca esperanto-ateliero
  • 1982/04/24 Heerlen
  • 1982/10/09 Düren
  • 1983/04/24 Verviers – Verviersa Esperanto Grupo 75-jara: Triksini – Irene K.
  • 1983/ ?/ ?
  • 1984/05/05 Eschweiler
  • 1984/ ?/ ?
  • 1985/04/28 Wégimont (120)
  • 1985/09/28 Stolberg
  • 1986/05/04 Maastricht
  • 1986/09/28 Tilff
  • 1987/05/16-17 Eschweiler
  • 1987/09/20 Wijlre
  • 1988/04/22-24 Welkenraedt
  • 1988/09/24-25 Düren
  • 1989/ ?/ ?
  • 1989/09/17 Theux (75) Kongreso de 1789 en Polleur
  • 1990/05/20 Cadier en Keer
  • 1990/10/13-14 Aachen
  • 1991/04/27-28 Liège
  • 1991/10/05 Berg en Terblijt
  • 1992/05/03 Herzogenrath
  • 1992/10/18 Welkenraedt
  • 1993/05/23-24-25 Antwerpen
  • 1993/10/17 Kelmis (51) Neŭtrala Moresneto, Fondiĝo de Senlime
  • 1994/04/24 Aachen (44) Speciala TLR por komencantoj
  • 1994/10/23 Comblain (69) Ŝtonminejoj kaj grotoj, promenado
  • 1995/05/07 Berg en Terblijt (42) Valkenburg, karbominejo
  • 1995/09/17 Aachen (41) Speciala TLR por komencantoj
  • 1996/05/12 Stokkem De Wissen : Moza ekologio
  • 1996/09/29 Heerlen (44) Prelego de H. Erasmus, kaleŝmuzeo
  • 1997/04/27 Aachen Esencaj aspektoj de la Islama mondo (Bilal-moskeo)
  • 1997/09/28 Grivegnée (Liège) Lieĝo hieraŭ kaj hodiaŭ. Vizito de la historia koro
  • 1998/06/27-28 Dinant APE-pikniko, ŝippromenado, citadelo,…
  • 1998/10/25 Kerkrade (ne okazis)
  • 1999/03/21 Stolberg: la laboro en historio kaj nuntempo
  • 1999/09/26 Vaals (42): Glasblovejo, Trilanda punkto,…
  • 2000/05/21 Botrange Naturcentro, Reinhardstein, promenado
  • 2000/09/17 Weisweiler Inden-Altdorf, Blausteinsee
  • 2001/04/29 Haarlem Keukenhof nature, printempa ĝardeno de Eŭropo
  • 2001/09/23 Liège: metalurgia domego + muzeo pri publikaj transportoj
  • 2002/04/21 Verviers (29) Iama ĉefurbo pri lano, nuna ĉefurbo pri akvo
  • 2002/10/12 Franchimont (40) Mezepoka kastelo iom post iom rekonstruata
  • 2003/05/10 Aachen “Re.ve.lo”-tago en Herzogenrath / Abatejo Rolduc
  • 2003/09/21 Liège Simenon (ne okazis)
  • 2004/10/10 Liège (38) Blegny-Karbminejo
  • 2005/05/22 Stavelot (17) Abatejo (muzeoj) kaj urba vizito
  • 2006/04/23 Spa (27) Muzeo pri lesivo kaj voj-trajneta vizito
  • 2006/10/15 Kelmis (80) Esperantista Ŝtato en Neu-Moresneto (100a datreveno)
  • 2007/10/14 Verviers (26) 100 jariĝa festo de la grupo Verviersa
  • 2009/05/23 Bonn (19) Urba vizito (60a datreveno de la Germana Konstitucio)
  • 2010/10/03 Weris (16) Arkeologia muzeo kaj prifosadejo (dolmen-, menhir-,…)
  • 2012/04/22 Tongeren (16) Arkeologia muzeo kaj promenado al Beukenberg
  • 2012/10/28 Verviers (12) 125 jariĝo de E-o kaj 75 jariĝo de la Verviersa kariljono
  • 2016/04/17 Trilanda punkto (10) 200-a datreveno de la traktato pri la limoj