Belga Esperanto-studsemajnfino (BEST) 2025

Studsemajnfino en De Iep en Ipro de vendredo 21/2/2025 vespere ĝis dimanĉo 23/2/2025 posttagmeze.

Ni celas: 
 – Absolutajn komencantojn
 – Progresintojn (kiuj sekvis bazan kurson)
 – Plenlernintojn (kiuj interesiĝas pri gramatikaj finornamaĵoj, vorttrezoro, beletro)

Ni invitas ĉiujn kiuj volas lerni aŭ perfektigi sian Esperanton.

  • Ejo: De Iep en Ieper.
  • Kotizo: 130,- € (membroj de belgaj EO-asocioj* kaj eksterlandanoj) kaj 140,- € (aliaj). (*) FEL (Flandra Esperantoligo, V-esp.o (Valona Esperantoasocio), EBG (Esperantogrupo Brusela)
  • Aliĝi: bv. uzi ĉi tiun aliĝilon
  • Pliaj informoj en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/BEST2025

Instruistoj

Jenaj spertaj instruistoj atendos vin:
– Alex Humet por la komencintoj
– Pawel Fischer-Kotowski por la progresintoj
– Lode Van De Velde por tiu kiu volas enprofundiĝi en la lingvon

Alex, naskiĝis en Katalunio, jam de jaroj loĝas en Belgio kaj fluparolas la nederlandan. Li iam estis unu el la instruistoj en la ununura oficiala Esperantokurso en Belgio. Alex helpos al la komencintoj meti siajn unuajn paŝojn en Esperanto.
Pawel, Pollando-devena sed nun loĝanta en Nederlando. Li estas ĉefredaktoro de Fenikso, la revuo de Esperanto Nederland. Ĉi tiu kurso celas tiujn kiuj jam iel elturniĝas en Esperanto, sed volas pliriĉigi sian konon kaj ekzerci sian parolkapablon.
Lode esperantistiĝis en 1993, sekvis Cseh-trejnadon kaj instruis dum 2 jaroj en Japanio per rekta metodo kaj dum diversaj eventoj je diversaj niveloj. Li verkis, tradukis kaj eldonis multajn librojn.
En sia kurso Lode helpos la kursanojn perfektigi sian lingvouzon en tri ŝtupoj: 1/ trovi, korekti kaj kompreni erarojn en tekstetoj; 2/ traduki poezion kaj 3/ mem verki, pere de instigiloj, poezion kaj/aŭ mallongajn rakontojn. Ne necesas sperto pri verkado. La kurso estas ideala por instruistoj, tradukemuloj, verkemuloj, redaktoroj kaj ĉiu ajn kiu volas perfektigi sian lingvokonon kaj -uzon.

Listo de aliĝintoj

Piet GlorieuxBelgio
An OlijslaghersBelgio
Catherine BoenFrancio
Jérémie SercyFrancio
Marylin DroogBelgio
Anne BrabantBelgio
Kristin TytgatBelgio
Griet SymoensBelgio
Nathalya ChumakBelgio
Liliane KeetelersBelgio
Clara BrackeBelgio
Els VanreybrouckBelgio
Thérèse DequidtFrancio
Eric NémesBelgio
Antoon De MeesterBelgio
Yves NevelsteenBelgio
Jenny CornelisBelgio
Eliane PironnetBelgio
Alex HumetBelgio
Lode Van De VeldeBelgio
Pawel Fisher-KotowskiNederlando