Kurso-ekskurso al Hameln 21-23/10/2022

Ĉu vi vojaĝos kun ni al festo de loka grupo en Germanio?

Esperanton oni plej bone lernas, ĝin babilante kun alilingvanoj dum eksterlanda kunveno. La lukso loĝi en Benelukso estas, ke homoj kun alia denaska lingvo tute ne loĝas tiel for!

Hameln tamen estas iom for, sed tio ne nepre gravas – eĉ male. Se ni vojaĝos grupe, jam survoje la esperantumado komenciĝos; alveninte vi kutimos paroli Esperanton kaj estos tute preta por plene ĝui la semajnfinon. 💚

La loka grupo de Hameln (DE) “La Ratkaptista Bando” festos sian 35-jariĝon dum la 19-a Rata Rendevuo kiu okazos 22-23 oktobro 2022. La programo aspektas promesplena kun prelegoj (interalie pri la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klaipeda), interesaj ekskursoj (ĉiĉeronado tra Hameln, vizito de privata muzeo kun antikvaj aŭtoj), koncertoj (Jomo kaj Kaŝi!) ktp.

Nicky kaj Yves organizos karavanon tien! Depende de la nombro de beneluksaj partoprenontoj, ni vojaĝos per aŭto – ĉu propra, ĉu luita, ni vidos.

Detalaj informoj pri la evento aperas en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/RB-22okt22-19a_Rata_Rendevuo

Sur ĉi tiu paĝo mi listigas kiu intencas partopreni, kiel kun kiu li aŭ ŝi vojaĝus, kie tranoktos ktp.

Praktike: interesitoj kaj aliĝintoj

  • Nicky, Lode kaj Yves iros
  • Jean kaj Griet interesiĝas, sed konfirmos
  • Valère kaj Gerd malkonfirmis kaj do ne kuniros

Praktike: transporto

Jen kiel statas la 18-an de septembro:

  1. Nicky Janssen planas iri al Hameln per propra aŭto.
  2. Yves Nevelsteen kunveturus kun Nicky aŭ mendus cambio-aŭton por veturi tien.
  3. Lode Van de Velde kunveturus kun Nicky aŭ kun la cambio-aŭto
  4. Ĉu vi?

Nicky pripensas eventuale lui buseton ĉe All Car Rent. Teorie estos loko por 9 homoj, sed pro la libroservo ktp, ni proponas limigi al 7 homoj. Estos pli komforte. Lui la buseton kostas 99 eŭroj por unu tago kaj inkluzivas 500 km. Necesos krome mem replenigi (kaj do pagi!) la benzinujon (kiu estos plena kiam ni irprenos ĝin). Supozeble ni luos la buseton de vendrede posttagmeze ĝis lunde fru-matene; kutime reporti ĝin ĝis lunde je la 8h estas en ordo. Sed ni devos peti oferton; ni vidos.

Yves pripensas lui cambio-aŭton. Tio eblas por 300 eŭroj ekde Antverpeno, ĉio inkluzive (900 km, benzino, asekuro ktp). Se ni vojaĝus kvarope, kostus do po 75 eŭroj. Cambio estas sufiĉe fleksebla solvo; eblas ekzemple mendi kaj malmendi tre facile per apo.

Praktike: tranoktado

7 personoj povos en Hameln tranokti ĉe lokulino Waltraut. Tion konfirmis al ni Heinz. Jen kiel statas la 15-an de septembro:

  1. Nicky Janssen (konfirmita)
  2. Yves Nevelsteen (konkrete planas)
  3. Lode Van de Velde (konkrete planas)
  4. Ĉu vi?

Praktike: libroservo

Nicky proponis al ĉeforganizanto Heinz-Wilhelm Sprick okazigi FEL-libroservon dum la festo. Li akceptis. Ni estas do bonvenaj kunporti, prezenti kaj vendi librojn dum la festo en Hameln. Tio eblos nur sabate, ĉar dimanĉe ni ne estos en la Sumpfblume, sed en la aŭtomuzeo en Hess. La libroservon verŝajne ni okazigos en la salono, kie ankaŭ okazos la prelegoj – sed ni vidos.

Gerd pretigos la libroservon por ni. Nicky ĝin kunportos al Hameln. Yves surloke okupiĝos pri librovendado.

Ĉu vi ankaŭ volas kuniri?

Ĉu vi interesiĝas? Kontaktu Yves telefone (0472 106 086), per retpoŝto aŭ Telegram (https://yvesnev.t.me). Heinz venos al la Beneluksa Kongreso, do tie certe eblos priparoli la aferon rekte kun li!