
La esperantista grupo de Verviers eldonis libreton (kun fotoj kaj atestoj) “Vervierso, la perdita urbo…” (pri la teruraj inundoj kiuj frapis la urbon la 14-15-16an de julio 2021, profite al la viktimoj).
Krome la esperantista grupo de Verviers regule produktis:
- unufolian tutjaran programon (somere sendotan – anstataŭe de la iama informilo “La Voĉo” – nur al la membroj: membriĝu!).
- subtitolojn (por profesiaj longdaŭraj filmoj) surretigatajn per facebook
- karaoke-dosierojn regule utiligitajn por kunkantado dum (junia) kunveno (ili ne estas disponeblaj pro kopirajtoj kaj teknikaj problemoj). Ekzemple: la himno de Amikejo (ario de ‘La Espero’ kun aliaj paroloj).
- Filmetojn per Youtube. Ekzemple: Pourquoi apprendre l’espéranto
- Por turistoj kaj vojaĝantoj, menciindas, ke la grupo iam esperantigis diversajn broŝurojn svarmantajn je informoj pri la urbo kaj la regiono sed nun oni trovas tiujn informojn – ne nepre en esperanto, sed en 4 lingvoj – en la regiona turismoficejo.
