La Zamenhofa Tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. En tiu tago (aŭ en alia konvena semajntago ĉirkaŭ ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof. Ekde 1927, tiu datreveno estas samtempe la Tago de la Esperanta kulturo kaj la Tago de la Esperanto-libro. Legi pli en Vikipedio.
De pluraj jaroj, belgaj Esperanto-kluboj kaj -asocioj kunlaboras por kune festi tiun tagon. Antaŭe okazis apartaj festoj en diversaj kluboj de la lando, sed Belga Esperanto-Federacio instigas renkontiĝi pli grandnombre kun esperantistoj el tuta Belgio (kaj kun interesitaj eksterlandanoj!).
Zamenhof-festoj okazis en pasintaj jaroj en: