La Beneluksa Kongreso estas ĉiujara evento kiun organizas laŭvice Flandra Esperanto-Ligo kaj la Valona Esperanto-Asocio. Malgraŭ la nomo, temas do fakte pri belga kongreso. En 2023 ĝin organizis Valona Esperanto-Asocio (V.Esp-o).
- Kiam: 28 septembro – 1 oktobro 2023
- Kie: Auberge de Jeunesse de Bouillon, Route du Christ, 16 6830 Bouillon
- Kiom: dum pasintaj jaroj al la Beneluksa Kongreso aliĝis ĉirkaŭ 70 homoj
- Aliĝilo BNLK 2023 (Google Forms)
- Kongreslibro (PDF)
- Aliĝintoj: 70 partoprenintoj!
- Komuna fotaro (Google Photos)
- Per tramo al Bouillon – Prelego de Paul De Cooman (PDF)
Organizantoj de la kongreso
La ĉeforganizanto de la kongreso estis Jean Annet, la prezidanto de V.Esp-o. Ĉefaj kunorganizantoj (membroj de la LKK – “loka kongresa komitato”) estis Valère Doumont, Yves Nevelsteen , Jean-Pol Sparenberg kaj Catherine Royaux.
La ejo
La organizantoj mendis la junulargastejon de Bouillon kaj kelkajn apudajn gastejojn.
- La retejo de la junulargastejo
- adreso: Route du Christ, 16 6830 Bouillon – ligilo al Google Maps
La programo
Laŭhora programo:
Tago | Tempo | Kie? | Programero |
ĵaŭdo 28/9 | 10:00 | Akceptejo | Akceptejo malfermita ĝis 18:00 |
10:30 | Libramont | Taksiservo ĉe la stacidomo 🚕 (nur por tiuj kiuj mendis ĝin) | |
| 11:30 | Libramont | Taksiservo ĉe la stacidomo 🚕 (nur por tiuj kiuj mendis ĝin) |
| 12:30 | Corbion | Ekiro al Corbion por tagmanĝi en la restoracio ‘Hôtel des Ardennes’. 🍽 Rue de la Hate, 1 – 6838 CORBION |
14:00 | Corbion | Muzeo de la Tabako🚬 Rue du Tambour, 10 – 6838 CORBION | |
| 15:30 | Corbion | Domo de Mateo – vizito kun Alex Humet Rue Jean-Baptiste, 12 – 6838 CORBION |
17:00 | Libramont | Taksiservo ĉe la stacidomo 🚕 (nur por tiuj kiuj mendis ĝin) | |
18:30 | Manĝejo | Vespermanĝo en la junulargasteĵo en Bouillon 🍽 | |
20:00 | Enirejo | Biergustumado 🍻 | |
20:00 | Plurcela ĉambro | Interkona vespero 🎉👋 1. Biergustumado 2. Renkontiĝo kaj memoroj de la partoprenintoj de la Universala Kongreso en Torino 3. Riskoludo fare de Katalin Kováts | |
ven. 29/9 | 08:30 | Manĝejo | Matenmanĝo 🍽 |
| 09:30 | Plurcela ĉambro / Ekstere | 1. Kurso kun Katalin Kováts 📚 2. Promenado kun Catherine Royaux (Katerin) 👣 3. Prelego de Ben Indestege pri labororeĝimoj historie, nuntempe kaj estonte. Loko: aparta gastejo. 4. La fortoj kaj malfortoj de la tri Esperantaj belgaj asocioj por la estonteco. Debato/diskuto/renkontiĝo kunordigita de Eric Nemes (Eriko) kunveno de uzantoj de Eventa Servo kun Yves Nevelsteen. 5. Libroservo de Flandra Esperanto-Ligo |
12:30 | Manĝejo | Tagmanĝo 🍽 | |
| 14:00 | Ekstere | Vizito de la arkeoskopo. Quai des Saulx, 14 – B-6830 BOUILLON |
| 15:30 | Ekstere | Vizito de la Kastelo de Bouillon 🏰. Ni komencos per spektaklo de rabobirdoj. Esplanade Godefroy 1, 6830 BOUILLON |
??:?? | Libramont | Taksiservo ĉe la stacidomo 🚕 (nur por tiuj kiuj mendis ĝin) | |
| 18:30 | Manĝejo | Vespermanĝo 🍽 |
| 20:00 | Kastelo | Nokta spektaklo en la Kastelo de Bouillon 🏰: L’Odyssée de lumière |
sab. 30/9 | 08:30 | Manĝejo | Matenmanĝo 🍽 |
| 09:30 | Plurcela ĉambro Aparta gastejo | 1. Kurso kun Katalin Kováts 📚 2. Ĝenerala membrokunveno de la Belga Esperanto-Federacio 3. Makrameo fare de An Olijslagers. 4. Prelego de Eduard Kusters: Limoj en la evoluo. Loko: aparta gastejo. 5. Seán Ó Riain prezentas sian libron. |
| 12:30 | Manĝejo | Tagmanĝo 🍽 |
| 14:00 | Ekstere | 1. Prezento de Pordopilko (Gateball) 2. Promenado kun Catherine Royaux (Katerin) |
16:00 | Plurcela ĉambro Aparta gastejo | 1. Kantaliero kun Armel Amiot, la koncertisto. Loko: plurcela ĉambro. 2. Ĝenerala membrokunveno de EEU (kun Seán Ó Riain, prezidanto de EEU, kaj Flory Witdoeckt). | |
18:30 | Manĝejo | Vespermanĝo 🍽 | |
20:00 | Plurcela ĉambro | Prelego de Paul de Cooman: “Per tramo al Bouillon”. | |
| 21:00 | Plurcela ĉambro | Koncerto de Armel Amiot 🎶🎸🎤 |
dim. 1/10 | 08:30 | Manĝejo | Matenmanĝo 🍽 |
09:30 | Plurcela ĉambro Salon 2 Salle gîte | 1. Kurso kun Katalin Kováts 📚 2. Ĝenerala membrokunveno de la Verdaj Skoltoj 3. Ŝtofkolorado fare de Nicky Janssen 4. Prelego de Frank van Hertrooij pri la historio de astronomio. 5. Krom-ekskurso: vizito de la “Ardoisières de Bertrix”. | |
??:?? | Taksiservo al la stacidomo de Libramont 🚕 | ||
14:30 | Fermo de la kongreso | ||
14:00 | Loveno | Postkongresa ekskurso (ne organizita): vizito de la arkivoj de la Internacia Esperanto-Arkivo, Arnoudt Rulenslaan 10, 3020 WINKSELE (apud Leuven). |
Atenton: ni prizorgas taksiservon. Se vi bezonas transporton inter la stacidomo de Libramont kaj la junulargastejo de Bouillon, sufiĉe frue antaŭe sciigu tion al ni.
Kotizoj
Bazaj kotizoj
- 339 EUR jaŭdo tagmeze ĝis dimanĉo
- 289 EUR jaŭdo vespere ĝis dimanĉo
- 249 EUR vendredo ĝis dimanĉo
- 125 EUR sabato ĝis dimanĉo
- 75 EUR unu tago (kun tagmanĝo kaj vespermanĝo)
Aldonoj
- +40 EUR/nokto por unupersona ĉambro
- +20 EUR/nokto por dupersona ĉambro
Impresoj de pasintaj jaroj: BNLK 2021 en Charleroi – BNLK 2022 en Ieper